Ĉu vi scias, ke la 25-an de julio 1976 oni fotis la unuan fojon tiel nomatan marsan vizaĝon? Mi vidas similaspektantan vizaĝon ĉiumatene en banĉambro, sed neniam mi havis ideon foti ĝin!

Ĉu vi scias, ke la 24-an de julio 1860 naskiĝis ĉeĥa pentristo Alfons Mucha? Kaj ĉu vi scias, ke li estis tiom bona artisto, ke laŭ li nun nomiĝas planedoido Mucha?

Ĉu vi scias, ke la 23-an de julio 1829 patentis William Burt skribmaŝinon? Ĉu li sciis, kiom bonega muzikinstrumento tio estas?
Ĉu vi scias, ke la 22-an de julio 1822 naskiĝis ĉeĥa natursciencisto Gregor Mendel, kiu estas ankaŭ nomata patro de genetiko? Dank´al li ni nun povas pro niaj malsukcesoj kulpigi niajn antaŭulojn.

Ĉu vi scias, ke la 21-an de julio 1969 Neil Armstrong kiel unua homo surpaŝis la Lunon? Ĉu iu memoros post pli ol kvardek jaroj, kien vi hodiaŭ surpaŝis?

Ĉu vi scias, ke la 19-an de julio 1877 okazis finalaj matĉoj de unua tenisturniro en Vimbledono? Ĉu vi scias, kiu gajnis – viro aŭ virino?
Ĉu vi scias, ke la 17-an de julio 1897 komenciĝis Alaska oravida frenezado? Ĉu restis tie ankaŭ por ni iom da oro? Do ek al Alasko! Kaj se vi ne trovos la oron, certe vi malkovros aliajn trezorojn!
