Neniu enhavo estas difinita.
Aŭtora arĥivo
Ĉu vi scias, ke la 23-an de julio 1829 patentis William Burt skribmaŝinon? Ĉu li sciis, kiom bonega muzikinstrumento tio estas?

2016-07-23 je la 0:22
Ĉu vi scias, ke la 22-an de julio 1822 naskiĝis ĉeĥa natursciencisto Gregor Mendel, kiu estas ankaŭ nomata patro de genetiko? Dank´al li ni nun povas pro niaj malsukcesoj kulpigi niajn antaŭulojn.

2016-07-22 je la 0:21
Ĉu vi scias, ke la 21-an de julio 1969 Neil Armstrong kiel unua homo surpaŝis la Lunon? Ĉu iu memoros post pli ol kvardek jaroj, kien vi hodiaŭ surpaŝis?

2016-07-21 je la 0:47
Ĉu vi scias, ke la 20-a de julio estas en kelkaj landoj Tago de amikeco? Sed kial nur unu tago? Ni festu kun niaj geamikoj ĉiutage!!!

2016-07-20 je la 0:50
Ĉu vi scias, ke la 19-an de julio 1877 okazis finalaj matĉoj de unua tenisturniro en Vimbledono? Ĉu vi scias, kiu gajnis – viro aŭ virino?

2016-07-19 je la 0:30
Ĉu vi scias, ke la 18-an de julio okazis tiom da aferoj, ke mi ne kapablis elekti el ili? Do, almenaŭ hodiaŭ vi nenion devas legi! Ĉu anstataŭ tio ion por manĝi?

2016-07-18 je la 0:35
Ĉu vi scias, ke la 17-an de julio 1897 komenciĝis Alaska oravida frenezado? Ĉu restis tie ankaŭ por ni iom da oro? Do ek al Alasko! Kaj se vi ne trovos la oron, certe vi malkovros aliajn trezorojn!

2016-07-17 je la 0:22
10-a BIERo
Brila Internacia Esperanto Renkontiĝo
TURNOV
7. – 9. 10. 2016
(Legi pli…)
2016-07-16 je la 14:03
Ĉu vi scias, ke la 16-an de julio 1935 oni instalis en Oklahomaŭrbo la unuajn parkhorloĝojn? Kia ĝuo – dank´al tio vi povas pli senti valoron de ĉiu minuto!

2016-07-16 je la 0:55
Ĉu vi scias, ke la 15-a de julio estas Internacia tago sen poŝtelefono? Do se vi hodiaŭ sensukcese telefonas al viaj amikoj (kompreneble de fiksa aparato), signifas tio, ke ankaŭ ili vigle festas!

2016-07-15 je la 0:55
« La antaŭa paĝo La sekva paĝo »
Neniu enhavo estas difinita.
Neniu enhavo estas difinita.
Neniu enhavo estas difinita.
Kopirajto © E-mental
★ Bazigita sur
WordPress