Neniu enhavo estas difinita.

Aŭtora arĥivo

Ĉu vi scias, ke la 14-a de julio estas Internacia tago de oktopodoj? Kial ne, ja ankaŭ  ili estas tiom belaj!

 

2016-07-14 je la 0:18

Ĉu vi scias, ke la 13-an de julio 1728 dana esploristo Vitus Bering ekiris de Kamĉatko norden por serĉi markolon inter Rusio kaj Ameriko? Ĉu li trovis ĝin – ja ĝi estas larĝa nur 88  kilometroj!

Soubor:Bering Strait.jpeg

2016-07-13 je la 0:04

7-a E-mentala pikniko

la 13-a de aŭgusto 2016

DĚČÍNSKÝ SNĚŽNÍK (Legi pli…)

2016-07-12 je la 8:12

 Ĉu vi scias, ke la 12-an de julio 2002 pola profesoro Henryk Skarżyński kiel unua en la mondo sukcesis kuraci partan surdecon pere de Koĥlea enplanto? Sed se via edzo/edzino ne aŭdas vin, estas superfule serĉi helpon ĉe la kuracisto!

2016-07-12 je la 5:35

Ĉu vi scias, ke la 11-an de julio 1857 naskiĝis franca psikologo Alfred Binet, kiu elpensis unuan uzeblan teston de intelekta kvociento? Malbonulo, kiu ŝtelis al homoj certecon de propra inteligenteco!

2016-07-11 je la 0:42

Ĉu vi scias, ke la 10-an de julio 1830 naskiĝis impresionisma pentristo Camille Pissarro? Kun tiu nomo oni ja ne atendus, ke li estus romantikisma artisto!

2016-07-10 je la 0:50

Ĉu vi scias, ke la 9-an de julio 1357 oni komencis konstrui Karolan ponton en Prago? Ĉu ĝi plaĉas al vi? Al Ĉinoj jes kaj pro tio ankaŭ ili volas konstrui la saman ponton en ilia lando!

2016-07-09 je la 0:05

Ĉu vi scias, ke la 8-an de julio 1847 naskiĝis ĉeĥa teknikisto, industriisto kaj inventisto František Křižík? Ĉu vi iam vidis lian inventaĵon, kiu funkcias ankoraŭ nun?

 

2016-07-08 je la 0:33

Ĉu vi scias, ke la 7-an de julio 2007 estis en Lisbono anoncitaj Novaj sep mirindaĵoj de la mondo? Damne, kial inter ili ne estas E-mental´?

800px-Gizeh_Cheops_BW_1

2016-07-07 je la 0:06

Ĉu vi scias, ke la 6-an de julio 1885 Louis Pasteur sukcese testis vakcinon kontraŭ rabio? Ĉu ankaŭ vi dubas, ĉu via estro ne bezonus la vakcinon?

2016-07-06 je la 0:47
« La antaŭa paĝo La sekva paĝo »
Neniu enhavo estas difinita.
Neniu enhavo estas difinita.
Neniu enhavo estas difinita.
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress