Neniu enhavo estas difinita.

Aŭtora arĥivo

Ĉu vi scias, ke la 18-an de junio 1928 Ameilia Earhart iĝis la unua virino, kiu per aviadilo kiel pasaĝerino transflugis la Atlantikon? Eble ŝi ne pilotis, sed certe ŝi kapablis – kiel ĉiu virino – doni valorajn konsilojn al piloto!

2016-06-18 je la 0:30

Ĉu vi scias, ke la 17-an de junio 1837 brita kemiisto Charles Goodyear ricevis patenton por produktado de gumo? Ĉu temis pri tiu ĉi gumo?

2016-06-17 je la 0:20

Ĉu vi scias, ke la 16-an de junio 2076 estos eklipso de la Luno?  Do ĉu ni interkonsentu kaj kune ni rigardu ĝin?

2016-06-16 je la 0:08

Ĉu vi scias, ke la 15-an de junio 1754 ĉeĥa sciencisto kaj inventisto Prokop Diviš konstruis unuan fulmokonduktilon? Ĉu vi kapablus fulmrapide kaj sprite komenti tiun ĉi informon, ĉar mi nenion kapablis elpensi? 

2016-06-15 je la 0:38

Ĉu vi scias, ke la 14-a de junio estas Monda Tago de sangodonantoj? Sed se vi nur donacis al kulo guton da via sango, tio ne estas ĝusta kialo por festi!

 

2016-06-14 je la 0:09

Ĉu vi scias, ke la 13-an de junio 1831 naskiĝis brita fizikisto James Clerk Maxwell ? Rememoru lin, kiam vi rigardos viajn fotojn, ĉar li estis la unua homo, kiu publikigis unuan koloran fotografion.

Súbor:James Clerk Maxwell big.jpg

2016-06-13 je la 0:55

Ĉu vi scias, ke la 12-an de junio 1915 naskiĝis David Rockefeller, usona entreprenisto kaj unu el la plej riĉaj homoj de la  mondo? Ho, gratulon, kara David!!! Kiel vi fartas? Ĉu vi ne volas estis membro de nia klubo?

2016-06-12 je la 0:14

Ĉu vi scias, ke la 11-an de junio 1910 naskiĝis franca oceanografisto Jacques-Yves Cousteau? Dank´al lia marprotektado vi havas senĉese ŝancon, ke en maro mordos vin iu bela ŝarketo.

 

2016-06-11 je la 0:03

Ĉu vi scias, ke la 10-an de junio 1348 estis metita baza ŝtono de ĉeĥa burgo Karlŝtejn? Vizitu ĝin!

2016-06-10 je la 0:30

Ĉu vi scias, ke la 9-an de junio 1934 aperis por la unua fojo figureto de Donald Duck en filmo? Kaj ĉi vi vidis la unuan filmeton?

2016-06-09 je la 0:46
« La antaŭa paĝo La sekva paĝo »
Neniu enhavo estas difinita.
Neniu enhavo estas difinita.
Neniu enhavo estas difinita.
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress