Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
Pot-bellied_pigs_in_Lisbon_Zoo_2008 (2)
Ne malridu!
nazkataro (2)
E-mental’ ĉe socialaj retoj

Aŭtora arĥivo

P R A G A   S O M E R O

15. – 17. 7. 2016

Prago (Legi pli…)

2016-06-08 je la 15:38

Ĉu vi scias, ke la 8-a de junio estas Monda tago de oceano?  Aŭskultu, kiel bele ĝi festante kirlas!

mare

2016-06-08 je la 0:17

Ĉu vi scias, ke la 7-an de junio 1890 naskiĝis norvega  piloto, soldato kaj polusulo Hjalmar Riiser-Larsen? Se vi hazarde volus ekskursi tra Antarktido, eble ĝuste dank´ al li vi trovos ĝustan vojon, ĉar li mapis grandan parton de ĉi mondoparto. 

Hjalmar Riiser-Larsen

 

 

2016-06-07 je la 0:02

Ĉu vi scias, ke la 6-an de junio 1903 nasiĝis armena komponisto Aram Ĥaĉaturjan? Vi eraris, se vi ankoraŭ ne aŭdis lian Sabran dancon! 

 

2016-06-06 je la 0:09

Ĉu vi scias, ke la 5-a de junio estas Monda tago de klerigado de plenkreskuloj? Do klaku ĉi tie kaj ek!

 

2016-06-05 je la 0:07

Ĉu vi scias, ke la 6-an de junio 1937 naskiĝis usona verkisto Robert Fulghum? Unu el la plej famaj partoj de liaj verkaĵoj nomiĝas “Ĉion,, kion mi vere bezonas koni, mi ellernis en infanĝardeno”. Kiom da lernojaroj ni povus ŝpari, se ili pri tio ĉi informus nin jam antaŭ lernejo?

 

2016-06-04 je la 0:31

Ĉu vi scias, ke la 3-an de junio 1518 naskiĝis ĉina kuracisto, farmakologo kaj natursciencisto Li Shizhen? Li priskribis pli ol 1800 da medikamentoj kun 1100 ilustraciloj, 11 000 da receptoj kiel prepari ilin kaj ankaŭ li skribis informojn pri 1094 kuracherboj! Ĉu li iam dormis?

Soubor:Qichun-LiShizhenBust.jpg

 

2016-06-03 je la 0:26

Ĉu vi scias, ke la 2-an de junio 1896  Guglielmo Marconi atingis patentlicencon por radio?  Do ĝuu hodiaŭ lian inventaĵon!   Se vi ne havas la aparaton, provu retradion! Ekzemple Muzaikon! Aŭ vi preferus Varsovian venton?

 

2016-06-02 je la 0:22

Ĉu vi scias, ke la 1-an de junio 1908 naskiĝis japana sumoisto Chiyonofuji Mitsugu?  Li estas la nura sumoisto, kiu venkis en pli ol mil bataloj dum sia profesia kariero. Ĉu vi volus batali kun li?

 

 

 

2016-06-01 je la 0:37

Ĉu vi scias, ke la 31-an de majo 1859 la unuan fojon eksonoris Big Ben en Londono? Eĉ post tiom da jaroj la horloĝo sur la turo montras precizan tempon! Kaj kiel Big Ben sonoras ?

 

2016-05-31 je la 0:45
« La antaŭa paĝo La sekva paĝo »
Serĉi
Venonta kunveno
La 14-an de januaro 2026 Temo: ??? Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress