Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
zvíř
Ne malridu!
dum ses
E-mental’ ĉe socialaj retoj

Helpu helpi 2016

Venu kun ni jam la trian fojon subteni menshandikapulojn

kaj samtempe fari reklamon por

Esperanto!

ze´d

Pasintjare ni sukcesis havigi monon por 33 brikoj (antŭpasintjare tio estis 21). Dank’ al tio meze de Prago povis esti videblaj Esperantaj skribaĵoj de malproksime kaj de diversaj flankoj dum 100 tagoj.

“Projekto BRIKO” (ĉeĥe “Akce cihla”), ekzistas jam dek sep jarojn. Ĝi sukcese helpas al menshandikapuloj integriĝi, ĝi kreas por ili stud- kaj labortrejnadcentrojn.

La subtenon eblas fari pere de aĉeto de briko(j), sur kiu(j) oni povas desegni aŭ skribi laŭplaĉe kaj poste la brikoj estas enmetitaj en simbolan muron, kiu staras ĝuste en tre vigla parto de Prago, kie kaj enlandanoj kaj eksterlandaj turistoj multnombre promenadas.

 

Kiam okazos la aranĝo?

La 15-an de junio 2016 je la 18. 30

Kunvenloko: Prago, Havířská 2 – antaŭ ludilvendejo Sparkys

Kion kunporti? Entuziasmon, ĝojon, kaj monon! 

Unu briko kostas 150, – kronoj / 6 EUR

Se vi ne povas subteni mone, vi tamen venu kaj helpu desegni kaj plibonigi la etoson!!!!

Se vi hazarde ne povas veni, sed vi volus subteni, vi povas sendi la monon al la konto 35-8928170257/0100 – al pago alskribu vorton Briko kaj vian nomon (se vi ne volas estis sekreta donacanto). Por pagi  el eksterlando, uzu konton de nia peranto A. Münchow, iban: DE36 2011 0022 3015 3560 74  bic: PBNKDEFF. Aŭ vi povas skribi al e-mentalprago(ĉe)seznam.cz por interkonsenti, kiel transdoni la kontribuaĵon.

H_358_

2016-05-25 je la 15:02

Komentoj

Komentado ne estas permesita.

Serĉi
Venonta kunveno
La 25-an de septembro 2024 Temo: ORO Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress