Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
hroch
Ne malridu!
fos
E-mental’ ĉe socialaj retoj

Sukcesa “HELPU HELPI 2015”!!!

Jam okazis la dua aranĝo HELPU HELPI, dum kiu esperantistoj de E-mental´aĉetis brikojn por karita projekto Briko, kiu helpas konstrui labortrejnadcentron por handikapuloj, kiu kreskas rande de Prago.

Dum la unua aranĝo estis kolektitaj 21 brikoj.  Ĉi jare estis la sukceso pli granda!

 Ni kolektis monon por 33 brikoj!

H (68)

La brikojn, kiujn oni aĉetas eblas laŭvole ornami…

cihla 1

…kaj poste meti ilin en la muron…

output_DYY7uv (1)

…kiu staras meze de Prago, en la strato, kie ĉiutage trairas ne nur lokuloj, sed ankaŭ amasoj da turistoj, kiuj admirante la muron fotas ĝin. Kun la muro ili nun ankaŭ fotas reklamon por Esperanto kaj do la reklamon oni povas vidi en diversaj mondopartoj.

ze´d

Venu ankaŭ vi rigardi la muron, fari foton kaj sendi ĝin en la mondon!

– – – – – – – – – – – – – – – – – –

Grandan dankon al ĉiuj partoprenantoj, kiuj helpis surloke, dankon al ĉiuj donacantoj, kiuj subtenis nin.

vši

Apartan dankon al eksterlandaj subtenantoj, kiuj ne hezitis sendi monon!!!

H (267)

 

2015-06-29 je la 22:09

Komentoj

  1. Georgo 2015-07-17 je 7:34 skribis

    Bonega projekto! Gratulon!

  2. calrolin 2015-07-17 je 13:03 skribis

    Mi planas veni aŭguste en Pragon. Ĉu mi trovos la muron?

  3. Dyktatorka 2015-07-17 je 13:09 skribis

    Mi esperas, ke jes!

  4. ANTONIO SIEBRA 2015-07-24 je 22:21 skribis

    Mi loĝas tre malproksime, havas malmultan monon, neniam povos tiuj movadoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Serĉi
Venonta kunveno
La 13-an de marto 2024 Temo: DORSO Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress