Neniu enhavo estas difinita.

Aŭtora arĥivo

Ĉu vi scias, ke la 23-an de majo 1951 naskiĝis rusa ŝakmondĉampiono Anatolij Karpov? Kiom bonan vivon li havas senĉese ludante! Ĉu ne estus bele hodiaŭ anstataŭ laboro ankaŭ ŝakludi?

s9

 

2016-05-23 je la 0:03

Ĉu vi scias, ke la 22-a de majo estas Monda biodiverseca tago? Do hodiaŭ ni esperantistoj havas ĝustan kialon por festi! Ni ja estas tute speciala animalspeco!

 

2016-05-22 je la 0:01

Ĉu vi scias, ke la 21-a de majo estas Monda tago de Kosmo? Sed kial nur monda? Ĉu en aliaj galaksioj oni ne festas?

Vizitu kosmon!

 

2016-05-21 je la 0:04

Ĉu vi scias, ke la 20-a majo estas Internacia tago ŝtepo.

Do ne sidu, prenu ĝustajn ŝuojn kaj ek!!!!!

2016-05-20 je la 0:17

Ĉu vi scias, ke la 19-an de majo 1977 lastfoje ekveturis regula  trajno Orient-ekspreso inter Parizo kaj Istanbulo? Ĉu vojaĝantoj tiom ofte legis la libron pri murdo en la Orient-ekspreso de Agatha Christie, ke poste prefere ne veturis per ĉi trajno?

2016-05-19 je la 0:33

Ĉu vi scias, ke la 18-an de majo 113 okazis en Romo solena malfermo de la Forumo de Trajano? Ĉu oni jam tiam supozis, ke ankoraŭ nun ni admiros ilian konstrukapablojn?

2016-05-18 je la 0:30

Ĉu vi scias, ke la 17-an de majo 1749 naskiĝis angla kuracisto Edward Jenner, kiu malkovris vakcinadon kontraŭ variolo? Kaj ĉu vi scias, laŭ kiu besto li elpensis la vorton vakcinado? Eble uzu HELPILON!!!

Dosiero:Edward Jenner.jpg

R
2016-05-17 je la 0:49

Ĉu vi scias, la 16-a de majo estas Eŭropa tago de suno? Sed festi kun eŭropanoj povas ankaŭ loĝantoj de aliaj kontinentoj!!! Kaj ni ĉiuj povas kanti !!!

2016-05-16 je la 0:16

Ĉu vi scias, ke la 15-an de majo 1896 oni patentis maizflokojn? Ĉu ankaŭ vi ŝatas matenmanĝi tiun ĉi tute hazarde inventitan nutraĵon?

2016-05-15 je la 0:56

Ĉu vi scias, ke la 15-a de majo estas Monda tago de hipertensio? Do hodiaŭ neniun streson, neniun kafon, neniun alkoholon! Promenu en parko, manĝu legomojn kaj tostu per pura akvo!

2016-05-14 je la 0:29
« La antaŭa paĝo La sekva paĝo »
Neniu enhavo estas difinita.
Neniu enhavo estas difinita.
Neniu enhavo estas difinita.
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress