Neniu enhavo estas difinita.

Aŭtora arĥivo

Ĉu vi scias, ke la 27-a de marto estas Internacia tago de teatro? Provu prepari por via laborestro iun belan teatraĵeton ekzemple je temo “Mi kaj mia ŝatata laboro” kaj plialtigo de salajro certe atendas vin!

ndm-2

2016-03-27 je la 0:27

Ĉu vi scias, ke je la 26-a de marto 1791 oni en Francio anoncis definon de metro? Se vi dubas, kiom longa estas unu metro,do  estas longo, kiun la lumo pasas en vakuo dum 1/299 792 458 s. Jam klare, ĉu ne?

catalog-item_75109_img_14531697070859

2016-03-26 je la 0:26

Ĉu vi scias, ke je la 25-a de marto 1799 naskiĝis Jakub Kryštof Rad, kiu en la jaro 1841 eltrovis maŝinon por fari sukerkubetoj? Verŝajne li bezonis bonbonujon por bopatrino.

cukr

2016-03-25 je la 0:24
Ĉu vi scias, ke la 24-a de marto estas Monda tago sen komputilo? Do kiel eblas, ke vi nun legas ĉi vortojn?
den-bez-pocitace
2016-03-24 je la 0:23
Ĉu vi scias, ke la 23-a de marto estas Monda tago de meteorologio? Do ĉu ni almenaŭ hodiaŭ ne priklaĉu veteron, veterprognozon, veterprognozistojn……….? 13
2016-03-23 je la 0:22

Ĉu vi scias, ke la 22-a de marto estas Monda tago de akvo? Do hodiaŭ neniun bieron, neniun vinon, neniun viskion!!!! Hodiaŭ nur akvon, akvon, akvon………!!!!!!!!!!!!!

voda_ii

2016-03-22 je la 0:20

Ĉu vi scias, ke la 21-a de marto estas Internacia tago de poezio? Do ĝuu ĝin!

MRAVEN
2016-03-21 je la 0:18

Ĉu vi scias, ke la 20-a de marto estas Internacia tago de astrologio? Ĉu ne estas ĝusta konstelacio de steloj por ĝojigi amikojn?

1926414-img-nebe-vesmir-hvezdy-astronomove

2016-03-20 je la 0:17
Ĉu vi scias, ke la 19-an de marto en procesio en Romo partoprenis, krom aliaj ekzotaj bestoj, azia elefanto-albino, donacita de portugala reĝo Emanuelo la 1-a al papo Leono la 10-a? Ĉu la papa-elefanto estis antaŭulo de papamobilo?
žžžžžžžžžžžžžžžžžžžžžžžžžžžžžžžžžžžžžžžžžžžžžžžžžžžžžžžžžžž
2016-03-19 je la 0:13

Ĉu vi scias, ke je la 18-a de marto 1965 kosmonaŭto Alexej Leonov  elpaŝis por 12 minutoj en la kosmon? Tiom mallonga tempo sufiĉas por ke vi fariĝu fama persono!!!!

2016-03-18 je la 0:07
« La antaŭa paĝo La sekva paĝo »
Neniu enhavo estas difinita.
Neniu enhavo estas difinita.
Neniu enhavo estas difinita.
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress