Prago ĉi semajne
žtr

Aŭtora arĥivo

En praga bestĝardeno la 5-an de aprilo 2016 post la tria matene naskiĝis unua elefantido, kiu estis en la bestĝardeno koncipita. (Legi pli…)

2016-04-05 je la 12:20

Ĉu vi scias, ke la 5-an de aprilo 1909 atingis nordan poluson ĉeĥa ekspedicio, kiun gvidis Ĉeĥo Karlo Germano? Se vi ne scias pri la okazaĵo, signifas tio, ke vi forgesis tion, aŭ vi ne atentis en la lernejo, aŭ oni simple ne diris tion al vi.

2016-04-05 je la 0:49

Ĉu vi scias, ke la 4-a de marto estas Monda tago de rato? Do se vi hodiaŭ iun raton renkontus, bondeziru al ĝi kaj bele ĝin karesu!

2016-04-04 je la 0:47

Ĉu vi scias, ke la 3-a de aprilo estas Internacia tago de subvestaĵoj? Do ni hodiaŭ vestu ilin sur vestaĵojn por ke ili almenaŭ unufoje jare povu vidi la mondon!

GIOVINAZZO (81)

2016-04-03 je la 0:46

Ĉu vi scias, ke la 2-a de marto estas Internacia tago de infanlibro? Ne forgesu do vespere antaŭ ekdormo tralegi iun belan fabelon!

2016-04-02 je la 10:44

Ĉu vi scias, ke la 1-an de aprilo estas monda tago de birdoj? Do kion vi hodiaŭ tagmanĝos?

2016-04-01 je la 0:44

Ĉu vi scias, ke la 31-an de marto 1685 naskiĝis klasika germana komponisto Johann Sebastian Bach? Kaj ĉu vi jam aŭdis iun lian verkaĵon?

File:Bach.jpg

2016-03-31 je la 13:14

Ĉu vi scias, ke je la 30-a de marto 1992 usona filmo “La silento de ŝafidoj” gajnis 5 Oskar-premiojn? Kiom da oskar-premioj ĝi ricevus, se la bestoj bruus?

jehnata

2016-03-30 je la 0:40

Ĉu vi scias, ke je la 29-a de marto 1983 eniris merkaton en Usono unua portebla persona komputilo? Portante ĉiutage la komputilon vi ne plu devus vizitadi gimnastikejon por plifortigi muskolojn.

Dosiero:IBM Thinkpad R51.jpg

2016-03-29 je la 0:37

Ĉu vi scias, ke je la 28-a de marto 1963 ekvideblis en usonaj kinejoj la filmo de Alfred Hitchcock La birdoj? Kaj vi pensis, ke la plej granda hororo estas hodiaŭ iri al laborejo!

 

2016-03-28 je la 0:37
« La antaŭa paĝo La sekva paĝo »
Lastaj kontribuaĵoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress