Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
Pot-bellied_pigs_in_Lisbon_Zoo_2008 (2)
Ne malridu!
nazkataro (2)
E-mental’ ĉe socialaj retoj

BESTĜARDENO 2026

BESTĜARDENO 2026

21.2. 2026

Prago

Tradicia adoptofesto en la praga bestĝardeno

kun granda unubuŝaĵa konkurso…

 

10.00 – kunveno antaŭ la praga bestĝardeno ĉe la ĉefa enirejo

10.10 – lotumado de liberaj biletoj por la bonuloj, kiuj monsubtenis porketon Emička. Aĉeto de biletoj por tiuj, kiuj ne gajnis la bileton aŭ ne partoprenis la lotumadon.

Eniro en la bestĝardenon

11.00 – kunveno sur “piknika loko” (tiu, kiu estas nova, sekvu iun “spertulon”)

11.00 – 11.30 preparado de la kontribuaĵoj por la konkurso pri la plej bona unubuŝaĵo

 

11.30 – tosto kaj komenco de la konkurso

Post la konkurso gustumado de grogo el “griotka”, transdono de premioj por la plej lertaj unubuŝaĵfarantoj

Libera trarigardo de la bestĝardeno

1. Kunportu kontribuaĵojn por la “unubuŝaĵa konkurso”!!! Valoraj premioj atendas vin!

Se eblas, kunportu la unubuŝaĵojn jam pretajn, por ke ni ne perdu tempon atendante ĝis vi finkreos ilin!

Al la konkurso bonvolu alporti vere nur unubuŝaĵojn! Pli grandaj pecoj estos certe formanĝitaj, sed oni ne akceptos ilin al la unubuŝaĵa konkurso!

2. Kunportu al la bestĝardeno trinkujon por la tostado kaj por la varma “griottrinkaĵo”!!!!

3. Se eblas, kunportu al la bestĝardeno termobotelon kun varmega akvo.

4. Ne hezitu kunporti al la bestĝardeno ŝaŭmvinon por tosti.

5. Aliĝilon sendu kaj informojn petu ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz

 

2026-01-12 je la 10:13

Komentoj

Komentado ne estas permesita.

Serĉi
Venonta kunveno
La 11-an de februaro 2026 Temo: URSO Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress