JIŘÍ KOLÁŘ , parto de la libro Hepato de Prometeo
Heinz Erhardt
La kato al trueto paŝis,
en kiu sin museto kaŝis.
„Mi ne atendos!“, pensis ĝi,
„La muson baldaŭ kaptos mi!“ (Legi pli…)
Ĉu vi jam konas la fabelon pri Aladin kaj lia lampo? Ne? Do sidiĝu kaj legu! (Legi pli…)
Stefano Benni
Vin mi amas
kaj se tio ne sufiĉas
mi ŝtelos la stelojn en la ĉielo
por rozkronigi ilin omaĝe al vi
kaj la malplenigita ĉielo
ne plendos pri tio
kion ĝi perdis
ĉar via nura beleco
plenplenigos la universon (Legi pli…)
Ferkapa pap’ abdikis, somero antipodas,
la Teron preterflugas sen tuŝ’ asteroido,
rusan ĉielon sagas en flama fal’ bolido,
masakras homoj homojn, plia milit’ eksplodas. (Legi pli…)
Montagu C. Butler
Kiel la umo ĉirkaŭ via kolo,
Kiel la um’ ĉe mano de virin’,
Kiel aero umas en la ĉambro—
Mi umas vin.