Plado de viando de bovo longe kuirita kun legomoj (karoto, napo, poreo, terpomo, celerio kaj cepo) kaj bukedo de timiano kaj laŭro, salo, nigra pipro kaj kariofilo.
Farĉaĵo farita el muelita porkviando kun salo, papriko, pipro, cepo, ajlo kaj kruda rizo, enmetita en foliojn de acidbrasiko kaj malrapide kuirita. Fine superverŝita per acida laktokremo.
Chile estas kapsiko farĉita per viando kaj superverŝita per nuksa saŭco, granato kaj petroselo. La verdo la blanko kaj la ruĝo estas koloroj de la Meksikana flago.
Haluškoj estas pastaĵo farita de raspitaj terpomoj kaj faruno kaj kuirita en akvo. Kutime oni manĝas ilin kun brindzo – ŝafa fromaĝo. Ofte kun fritita lardo, vegetaranoj kun fritita cepo.