Prago ĉi semajne
žtr

Meze de stultuloj

JIŘÍ KOLÁŘ , parto de la libro Hepato de Prometeo

Estas pli malfacile vivi meze de stultuloj ol vivi kun bestaro. Bestojn forpelas fajro, pafilo eĉ vorto, kun bestaro eblas vivi en humileco kaj abnegacio en mem-malsovaĝiĝo. Sed ĉu kun stultulo kaj meze de stultularo? Nenio helpas. Tie vorto ne estas vorto, fajro ne estas fajro, pafilo ne estas pafilo, humileco ne estas humileco, abnegacio ne estas abnegacio – meze de stultularo vi estas daŭre sola, eĉ pli hororige – vi fariĝas malrapide, volonte/nevolonte, unu el ili. Diru al stultulo, ke vivo estas io alia ol komforto, ke vivo estas senĉesa batalo – ju pli plenigita, des pli malfacila. Diru al li, ke gajo estas kondiĉita per klopodo, amo per pureco, vero per memkomprenebleco, malgajo per vereco. Ke kiam li demandas homon, li demandu misteron. Se li spektas sin, li vidas nenion – lasante animon flanke.

Andrea

2015-09-15 je la 11:21

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress