Prago ĉi semajne
žtr

La poliglota kato

Heinz Erhardt

La kato al trueto paŝis,
en kiu sin museto kaŝis.

   „Mi ne atendos!“, pensis ĝi,
    „La muson baldaŭ kaptos mi!“

En la tru’ la muso sidis,
kaj pro fier’ aplombe ridis.

   El la tru’ la muso krome
    vokis: „Atendu vi! Mi restos dome!“

Subite aŭdiĝis „Baŭ-baŭ!“
anstataŭ l’ antaŭa „Miaŭ!“
Rikanis la muso: „La hund’ aminda!
Nun fuĝos la kato kompatinda!“

    „Nun ĝi devas rapidiĝi,
    anstataŭ ĉe la tru’ sidiĝi!“
    Sed bedaŭrinda -ĉu konjektis vi?-
    eraro estis tiu ĉi!

Ĉar kiam el la tru’ ĝi venis,
la kato ĝin rapide prenis.
Per lerta katpieda fort’
okazis tuj la musa mort’.

    Poste sin la kato lavis,
    en propra lingvo diris: „Pravis:
    Iam-tiam tre bonegas,
    se fremdan lingvon oni regas!“

Markus

 

2014-01-27 je la 10:38

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress