Prago ĉi semajne
žtr

Vin mi amas

Stefano Benni

 

Vin mi amas

kaj se tio ne sufiĉas

mi ŝtelos la stelojn en la ĉielo

por rozkronigi ilin omaĝe al vi

kaj la malplenigita ĉielo

ne plendos pri tio

kion ĝi perdis

ĉar via nura beleco

plenplenigos la universon

 

Vin mi amas

kaj se tio ne sufiĉas

la maron mi malplenigos

kaj ĉiujn perlojn

mi portos antaŭ vin

kaj la maro ne ploros

pri ĉi tiu malĝentilaĵo

ĉar miloj da ondoj

eĉ sirenoj ne estas tiel ĉarmaj

kiel via ununura rigardo

 

Vin mi amas

kaj se tio ne sufiĉas

mi suprenlevos la vulkanojn

kaj ilian fajron

mi metos en viajn manojn,

kaj ĝi estos glacio

kompare kun mia brulanta amo

 

Vin mi amas

kaj se tio ne sufiĉas

eĉ la nubojn mi kaptos,

kaj mi devigos ilin pluvi super vi

kiam dumsomere pro la varmo

vi ne sukcesas dormi

kaj se tio ne sufiĉas

por ke la tempo haltos

mi haltigos la planetajn kursojn

kaj se tio ne sufiĉas

iru pugen!!!

Andrea It.

2013-12-11 je la 13:49

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress