Neniu enhavo estas difinita.

Aŭtora arĥivo

Ĉu vi scias, ke 8. 3. estas internacia tago de virinoj? Jes, certe, tion ja scias ĉiu! Sed ĉu vi ankaŭ scias, ke 8.3. 1618 Johano Keplero formulis trian leĝon?

 

2016-03-08 je la 0:52

Ĉu vi scias, ke 7. 3. 1912 Roald Amundsen publikis, ke lia ekspedicio, kiu revenis jam decembre 1912, atingis sudan poluson? Ĉu li bezonis tiom longan tempon por degeli?

2016-03-07 je la 0:51

Ĉu vi scias, ke la 6-a de marto estas Internacia tago de jodo? Viaj teleroj hodiaŭ estu plenaj da salmoj, makreloj, marfruktoj, maralgoj…….Se vi estas pli modestaj, salu almenaŭ vian panon per jodigita salo.

2016-03-06 je la 0:50

Ĉu vi scias, ke 5. 3. 1872 George Westinghouse patentigis trajnan bremson? Kaj de tiu tempo komencis trajnoj malfruiĝi….

vlak2

2016-03-05 je la 0:49

Ĉu vi scias, ke amaso da usonaj prezidentoj komencis sian laboron ĝuste 4. 3.? Certe pro tio, por ke infanoj en lernejo ne devu lerni tro da datoj!

2016-03-04 je la 0:47
Ĉu vi scias, ke 3. 3. 1938 oni malkovris nafton en Saŭda Arabio? Se vi hazarde havas iom da libera tempo, iru serĉi – eble vi ankaŭ sukcesos trovi ĝin!
2016-03-03 je la 0:46
Ĉu vi scias, ke 2. 3. 1969 unuanfojon ekflugis la supersona pasaĝeraviadilo Konkordo? Ĉu vi volas flugi per ĝi? Malfrue! Jam dum dek lastaj jaroj ĝi ne flugas, ĉar ĝi estis tro manĝema.
2016-03-02 je la 0:44

Ĉu vi scias, ke la 1-an de marto komenciĝas Internacia monato de libro? Do estas tempo por malfermi vian libroŝrankon, viziti bibliotekon kaj iom elspezi en librovendejoj!

kn4

2016-03-01 je la 0:18

Fariĝu ankaŭ vi adoptogepatroj de iu besteto! (Legi pli…)

2016-02-29 je la 17:15

Bedaŭru vi, kiuj ne partoprenis ĉijaran Bestĝardenon! Ĉi foje partoprenis rekorda nombro de partoprenantoj – pli ol 40! (Legi pli…)

2016-02-29 je la 16:38
« La antaŭa paĝo La sekva paĝo »
Neniu enhavo estas difinita.
Neniu enhavo estas difinita.
Neniu enhavo estas difinita.
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress