La 27-an de februaro 2016 pli grandiĝis registaro de E-mental´!!! Bonvenon novaj certe laboremaj funkciuloj!!!! (Legi pli…)
Ĉu vi scias, ke 27. 2. 1879 oni malkovris sakarinon? De tiu tempo vivo sur tero fariĝis pli dolĉa (eble nur por tiuj, kiuj ne scias, el kio oni sakarinon faras).

Ĉu vi scias, ke 26. 2. 1829 naskiĝis franca verkisto Victor Hugo? Kaj ĉu vi scias, ke li diris: Tagon, dum kiu vi nek unufoje ekridis, oni povus konsideri perditan? Do vi perdu nek unu tagon!

Ĉu vi scias, ke 25. 2. 1842 naskiĝis germana verkisto Karl May? Ĉu vi jam legis liajn librojn? Ne? Do ĝuste hodiaŭ estas bona tago por malfermi unu el liaj multaj verkaĵoj kaj ĝui travivaĵojn de bravuloj el malproksimaj landoj!


Estimata kaj iam eĉ kara ministro de suno, pluvo kaj ventoj, por la aranĝo BESTĜARDENO 2016 mi mendas por Prago kaj Kladno jenan veteron: (Legi pli…)
Ĉu vi scias, ke 22. 2. 1904 estis fondita argentina meteoloĝia stacio Orcadas en Antarktido, la plej malnova en la kontinento? Se vi plendas pri malvarma vintra vetero, vizitu la lokon!

Ĉu vi scias, ke 21. 2. estas Internacia tago de turistaj gvidistoj? Do hodiaŭ ne turismumu, neniun vizitindaĵon volu vidi, ne interesiĝu pri vidindaĵoj, por ke gvidantoj povu dum tuta tago ĝoje festi!
