Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
Pot-bellied_pigs_in_Lisbon_Zoo_2008 (2)
Ne malridu!
nazkataro (2)
E-mental’ ĉe socialaj retoj

11-a Granda lokŝumado en Bratislavo

11-a Granda lokŝumado en Bratislavo

6. – 7. 12. 2025

Bratislava

Internacia renkontiĝo de esperantistoj meze de Bratislavo

kun vizito de la Antaŭkristnaska bazaro,

gustumado de slovaka specialaĵo “lokŝoj”,

kristnaska grogo, promenado, kafumado, teumado, babilado…

Sabato la 6-an de decembro 2025

11.00  kunveno sur Hlavné námestie en Bratislava ĉe Kristnaska arbo antaŭ Malnova urbodomo.

Vizito de Antaŭkristnaska bazaro, gustumado de lokŝoj, kristnaska grogo…..

13.00  kunveno sur Hlavné námestie en Bratislava ĉe Kristnaska arbo antaŭ Malnova urbodomo

Per buso al la haltejo Koliba

Promeno al Kamzík (cca 1,7 km)

 17.00 Vesperamanĝo – Restoracio Planetka  (Drieňová 1087/37, Bratislava)

Dimanĉo la 7-an de decembro 2025

8.00 matenmanĝo por la partoprenantoj, kiuj loĝos en la hostelo 

10.00 – kunveno sur Hlavné námestie en Bratislava ĉe Kristnaska arbo antaŭ Malnova urbodomo.

Promeno al Bratislava kastelo

Adiaŭiĝo

. . . . .

  • Indas aĉeti tuttagan bileton por publika transporto.
  • Por la promeno al Kamzík indas havis promenŝuojn.

 

Por la partoprenantoj kun la loĝigo:

  • En la hostelo estas kaj tolaĵoj kaj viŝtukoj.
  • Kontribuaĵoj por dimanĉa matenmanĝo estos bonvenaj.

. . . . .

Loĝigo: Dimael Hostel & Apartments (1 Žitná, Raca, Bratislava)

Prezo:

Ĝis la 31-a de oktobro 2025 – 33 EUR/810 Kč

Ĝis la 20-a de novembro 2025 – 35 EUR / 875 Kč

Poste aŭ surloke – 39 EUR/975 Kč

Post la 20-a de novembro 2025 ne eblas redoni la kotizon, sed vi rajtas ĝin transdoni al alia homo.

1253308032/3030 (por pagi per kronoj)

al banko Revolut

IBAN:

LT17 3250 0478 4048 6190
BIC: REVOLT21
Nomo: Vlasta Pištíková
(por pagi kaj per kronoj kaj per EURoj)

La dormlokoj estas limigitaj!!!

Se estos pli da interesiĝantoj pri la tranokto ol estas lokoj, avantaĝon havos tiu, kiu jam pagis.

Aliĝilon sendu (kaj samloke petu informojn) al e-mentalprago@seznam.cz

Por aliĝi bonvolu skribi vian nomon, landon kaj telefonnumeron. Atendu konfirmon.

Kia estis pasintjara Lokŝumado?

2025-09-18 je la 14:07

Komentoj

Komentado ne estas permesita.

Serĉi
Venonta kunveno
La 14-an de januaro 2026 Temo: ??? Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress