12. – 14. 12. 2025
Leipzig
Venu partopreni tradician antaŭkristnaskan renkontiĝon, viziti antaŭkristnaskan bazaron kaj gustumi (ne nur) kolbasojn. Kaj precipe venu ĝui belajn momentojn kun amikoj.
Vendredo la 12-an de decembro 2025
16.21 alveno de E-mentalanoj al Leipzig
19.00 – vespermanĝo – restoracio An Nam (Gottschedstraße 13)
Sabato la 13-an de decembro 2025
10.00 – Kunveno en trairejo de “Altes Rathaus”
“Kolbasumado” en la kristnaska bazaro
Kafumado – en hostelo
Vizito de Völkerschlachtdenkmal
Vespermanĝo – loko estos precizigita
Dimanĉo la 14-an de decembro 2025
Laŭ interkonsento de la pratoprenantoj
Antaŭa aliĝilo ne estas necesa, sed ni ĝojos, se vi skribos pri via intenco partopreni, por ke ni sciu, kiom da lokoj ni mendu ekzemple en kafejo aŭ restoracio.
Adreso: e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Por partoprenantoj, kiuj planas grupe vojaĝi el Prago:
Kunveno: 12.15 ĉe Albert – Ĉefa stacidomo
| Praha | 12.33 |
| Dresden Hbf | 14.50 |
| Dresden Hbf | 15.09 |
| Leipzig Hbf | 16.21 |
Revenvojo:
| Leipzig Hbf | 13.25 |
| Dresden Neustadt | 14.30 |
| Dresden Neustadt | 15.02 |
| Praha | 17.25 |
Loĝigo de E-mentalanoj:
GRONERS Leipzig City Center
Katharinenstr. 13, Leipzig
Se vi volus loĝigon en la sama hostelo, skribu kaj se al E-mentalanoj restos libera loko, vi povos interkonsenti. Aŭ vi mem povas mendi la loĝigon tie.
Kia estis pasintjara Kolbasumado?
Komentado ne estas permesita.