Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
Pot-bellied_pigs_in_Lisbon_Zoo_2008 (2)
Ne malridu!
nazkataro (2)
E-mental’ ĉe socialaj retoj

KRISTNASKO 2025

KRISTNASKO 2025

29. 11. – 3O. 11. 2025

Prago

Sabato la  29-an de novembro 2025

Klubejo de Praga Esperanto-klubo

(Revoluční 5, Praha 1)

10.00 – Kunveno por la URBOLUDO

10.10 – Komenco de la URBOLUDO

15.00 Preparado de la Kristnaska vespero kaj tuj poste komenco de la Kristnaska vespero

Fino: 21.00

Dimanĉo la 30-an de novembro 2025

10.00 – kunveno en subirejo de la metrohlatejo Černý most

Per buso al la Kastelo Chvaly (cca 3 minutoj)

Vizito de ekspozicio “Od prvních pixelů po umění”. Post la ekspozicio vizito de Antaŭkristnaska bazaro

Poste laŭ interkonsento tagmanĝo en barata restoracio Curry King

::::::::::::::::::::::::::

Por la urboludo kunportu:

Por la ludo vi bezonas krom kutimaĵoj ĉi tiujn du aferojn:
– “saĝan” telefonon aŭ ajnan telefonon, kiu kapablas konektiĝi al la reto kaj eblas uzi retumilon kun ĝi (kaze de neceso eblos prunti, sed sciigu la bezonon pli frue)
– negradigitajn ilojn por mezuri distancon – povas tio esti ajna ŝnuro, drato, bastono, aŭ alia ilo, inventemo estas nelimigita. Tamen havu pli da tipoj.

POR KRISTNASKA VESPERO BONVOLU ALPORTI:

– KRISTNASKAJN MANĜAĴOJN

– KRISTNASKAJN TRINKAĴOJN

– DONACOJN POR TIUJ, KIUJN VI VOLAS PRIDONACI KAJ ĜOJIGI

TELEROJN, GLASOJN, MANĜILAROJN

______________

DUM KRISTNASKA VESPERO ONI KIEL ĈIAM KOLEKTOS MONON POR PORKETO EMIČKA, DO NE FORGESU KUNPORTI PLENAN MONUJON!!!

________________

Loĝigo ne estas prizorgita, sed se vi bezonas tranoktadon, skribu kaj eble oni trovos por vi modestan tranoktadon ĉe lokaj esperantistoj aŭ oni klopodos konsili al vi pri loĝeblecoj en Prago.

Demandojn kaj aliĝilojn sendu al: e-mentalprago(ĉe)seznam.cz

2025-10-18 je la 17:45

Komentoj

Komentado ne estas permesita.

Serĉi
Venonta kunveno
La 19-an de novembro 2025 Temo: ?? Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress