Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
zvíř
Ne malridu!
dum ses
E-mental’ ĉe socialaj retoj

Vetero por la aranĝo Bestĝardeno 2016 mendita!

Estimata kaj iam eĉ kara ministro de suno, pluvo kaj ventoj, por la aranĝo BESTĜARDENO 2016 mi mendas por  Prago kaj Kladno jenan veteron:

slunce

la 26-an de februaro 2016 – vespere

Sennuban ĉielon – se estos suno, vi ricevos specialan kaj  valoran premion!!!        
Temperaturon:  +4 – +6 °C
Rospunkton: +10 – +12 °C
Ozonon  320 D.U. (+8 %, superaveraĝa stato)
BIO-sufiĉas grado 1
Mildan sudan venton de 4 ĝis 11 m/s
Premtendencon ete malaltigantan
Aerhumidecon: 62%
 

La 27-an de februaro 2016
Sennuban ĉielon
Brilantan sunon
Temperaturon:  +10 – +15 °C
Rospunkton: +10 – +12 °C
Ozonon  405 D.U. (+9 %, superaveraĝa stato)
BIO-gradon 1
Mildan sudan  venton de 1 ĝis 3 m/s
Premtendencon ete malaltigantan
Aerhumidecon: 55% (precize)
 

La 28-an de februaro 2016
Kondiĉojn samajn, nur rapidecon de la vento malaltigu je -4- -2 m/s kaj aerhumideco estu 52,3 %

Bonvolu laŭ la kondiĉoj ĉion prepari! Neniuj viaj kontraŭdiroj kaj elparoloj estos akceptataj, do ne klopodu superflue.  Kompreneble se la kondiĉoj ne estos plenumitaj, vi estos laŭmerite punata kaj de mi kaj de la E-mentala popolo.
Dankon jam nun por certe bonege farota laboro!

Diktatorino

2016-02-22 je la 14:06

Komentoj

  1. Andrea Zlatá 2016-02-22 je 14:17 skribis

    Pli bonan veteron ni ne povas voli 🙂

Serĉi
Venonta kunveno
La 17-an de julio 2024 Temo: ??? Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress