Ĉu vi scias, ke 10. 2. 1863 en Usono oni patentis fajroestingilon? Sed kial tion pli frue ne faris George William Manby, kiu la fajroestingilon inventis en la jaro 1819? Kaj kial tion ne faris Jára Cimrman?

Ĉu vi scias, ke 9. 2. 1960 okazis inaŭguro de la Trotuaro de famo en Holivudo? Kiom da esperantistoj tie havas la stelon?
Ĉu vi scias, ke 8. 2. 1920 iĝis Tirano ĉefurbo de Albanio? Sed kial ili elektis la nomon de la urbo laŭ iu kruelulo? Ĉu ne sonus pli bele: Bonulo – ĉefurbo de Albanio?

Ĉu vi scias, ke 7. 2. estas nacia tago en Grenado? Do ek al vendejo por aĉeti ŝaŭmvinon kaj ni tostu je la sano de grenadanoj!!!
![]()
Ĉu vi scias, ke 6. 2. 1901 estis instalitaj unuaj publikaj telefonoj en parizaj stacidomoj? Kiomfoje tage vi telefonus, se vi por ĉiu telefonado devus iri al stacidomo?
![]()
Ĉu vi scias, ke 5. 2. 2010 fotoj de la Kosmoteleskopo Hubble montris, ke la nanoplanedo Plutono pli ruĝiĝas? Ĉu la planedo estas tiom hontema?

Ĉu vi scias, ke 4. 2. 1927 en Usono estis eldonita unua sonfilmo? Ĉu la filmo nomiĝas La Nazo-Kantisto aŭ La Ĵazo-Kantisto aŭ La Razo-Kantisto?

Ĉu vi scias, ke 3. 2. 1847 naskiĝis germana komponisto Felix Mendelssohn-Bartholdy? Kiom da homoj akompanis lia muziko al nova vivo?

Ĉu vi scias, ke 2. 2. 1936 estis unuanfojon uzita mensogdetektilo? Do atentu, se vi venontfoje diros, ke vi neniam forgesas uzi akuzativon!
