Ĉu vi scias, ke 1. 2. 2004 estis fondita socia reto Facebook? Kiel homaro povis antaŭe ekzisti sen ĝi?
Ĉu vi scias, ke 31. 1. estas nacia tago ne Nauro – tago de sendependiĝo. Kaj ĉu vi scias, ke Nauro estas la plej malgranda insula lando? Ĝi surfacas je nur 21,3 km²!

Ĉu vi scias, ke 30. 1. 2007 estis premiero de la nova sistemo de la firmao Mikrosoft Vindozo Vista? Ĉu vi konas iun, kiu ŝatis la sistemon?

Ĉu vi scias, ke 29. 1. 1886 Karl Benz patentigis aŭtomobilon? Kaj ĉu vi kapablas imagi, kiom trankvilaj nun estus urboj, se Karl anstataŭ vizito de patentoficejo sidus hejme lernante Esperanton?

Ĉu vi scias, ke 27. 1. 1926 John Logie Baird prezentis sian novan inventaĵon televidon? Festu rigardante iun belan kaj inteligentan televidprogramon – espereble vi ne trapasos tagon superflue serĉante ĝin!
![]()
Ĉu vi scias, ke en rusa vilaĝo Ojmjakon estis 26. 1. 1926 mezurita historie la plej malalta temperaturo en norda duonglobo? Ĉu vi scias, kiom tio estis? Se vi diras −71 °C, vi pravas!!!

Ĉu vi scias, ke 25. 1. 1905 estis en sudafrika minejo trovita la plej granda diamanto en mondo, kiu pezis 3 106,75 karatoj? Ĝi ricevis nomon Cullinan kaj ĝi estis distranĉita je 9 pecoj. Kaj neniu peceto restis por ni!

Ĉu vi scias, ke 23. 1. 1848 komenciĝis la ora febro en Kalifornio – ĉu vi pensas, ke restis ankoraŭ iom da oro ankaŭ por ni?
