Ĉu vi scias, ke 23. 1. 1986 Bradford A. Smith malkovris Biankon – lunon de Urano ? Do ĉi vespere iru eksteren kaj rigardu ĉielon!!! Biankon vi verŝajne ne vidos, sed estas tio certe pli bone ol rigardi televidon!

Ĉu vi scias, ke 22. 1. 1984 komputila firmao Apple montris publike la unuan komputilon Makintoŝo? Kiom da feliĉuloj el vi tiam havigis ĝin?
![]()
Ĉu vi scias 21-a de januaro 1659 naskiĝis nederlanda pentristo Adriaen van der Werff? Li naskiĝis en la urbo Kralingen-Ambacht – ĉu vi scias, kiel la urbo nomiĝas nuntempe?
![]()
Ĉu vi scias, ke la 20-an de januaro estas Internacia tago de neĝo? Certe en Afriko tio estas populara festotago!
Ĉu vi scias, ke la 19-an de januaro 1809 naskiĝis usona verkisto Edgar Allan Poe? Se via dormo estas tro trankvila, tralegu vespere iun el liaj rakontoj!
Ĉu vi scias, ke la 18-an de januaro 1073 fariĝis Ŝirakawa la 72-a japana imperiestro? Ĉu vi scias, kiel nomiĝis la 71-a imperiestro?
Ĉu vi scias, ke la 17-an de januaro 1881 naskiĝis angla sociala antropologo Alfred Reginald Radcliffe-Brown? Mi ne scias kiel vi, sed mi ne sciis tion!

Ĉu vi scias, ke la 15-an de januaro estas Tago de Vikipedio? Ankaŭ dank´al ĝi vi povas ofte ĉi tie legi interesajn informojn!

Ĉu vi scias, ke la 14-an de januaro 1900 estis en Romo premiero de la opero Tosca? Sidiĝu nun, prenu glason da bona vino kaj aŭskultu ĝin ankaŭ!