Ĉu vi scias, ke la 24-an de decembro 1968 membroj de Apollo 8 kiel unuaj homoj vidis propraokule deflankigitan parton de la Luno? Ĉu ne estus pli bone rigardi siajn karajn ĝuste en ĉi tiu tago?
![]()
Ĉu vi scias, ke la 23-an de decembro 1966 estis unuan fojon anoncita ekzisto de universala ĉeĥa geniulo Jára Cimrman? Ĉiu ĉeĥo povas esti fiera por tiom grava persono! Ĉu ankaŭ vi konas lin?

Ĉu vi scias, ke la 21-an de decembro Premiero de la desegnita filmo Neĝulino kaj sep nanoj? Ĉu vi konas nomon, de ĉiuj sep nanoj?

Ĉu vi scias, ke la 20-an de decembro 1942 naskiĝis en praga bestĝardeno blanka urso, kiu estis kiel unua en mondo bredita en kaptiteco. Ĉu vi scias, kio mankis al ĝi!
Ĉu vi scias, ke la 19-an de decembro 1782 naskiĝis ĉeĥa natursciencisto kaj mikologo Julius Vincenc Krombholz. Kvankam li person-konsume provis pli ol 1700 specojn de diversaj fungoj, li ĝisvivis pli ol 60 jarojn!
![]()
Ĉu vi scias, ke la 18-an de decembro 1946 naskiĝis usona reĝisoro Steven Spielberg? Ĉu ankaŭ vi, rigardinte lian filmon, timis naĝi en maro?

Ĉu vi scias, ke la 17-an de decembro 1770 naskiĝis germana komponisto Ludwig van Beethoven? Ĉu vi kapablas rememori almenaŭ unu lian simfonion?
Ĉu vi scias, ke la 16-an de decembro 1707 lastfoje erupciis japana vulkano Fuĵi? Se vi bedaŭras tion, ek al Sicilio – Etna atendas vin!

Ĉu vi scias, ke la 15-an de decembro 1859 naskiĝis pola okulkuracisto Ludoviko Lazaro Zamenhofo? En kiu lingvo nun estus ĉi paĝaro, se li nenaskiĝus?
