Ĉu vi scias, ke la 14-an de decembro 1911 atingis norvega polusa esploristo Roald Amundsen sudan poluson? Kiom agrabla ekskurso tio devis estis, se averaĝa temperaturio tie estas -49° C?

Ĉu vi scias, ke la 13-an de decembro 1920 estis fondita germana firmao Haribo? Ĉu vi kapablas imagi, kiom grandegan ursaron ili dum la jaroj produktis?
Ĉu vi scias, ke la 12-a n de decembro 1901 Guglielmo Marconi provis unuan fojon sendratan transatlantikan konekton? Kaj ĉu vi scias, kien li eble pro tio poste estis invitita?

Ĉu vi scias, ke la 11-an de decembro estas Internacia tago de montaroj? Do ek al pintoj!!!!! Sed atentu, kiun vi povas tie renkonti!

Ĉu vi scias, ke la 10-an de decembro oni ĉiujare transdonas en Stokholmo Nobel-premion? Ĉu hodiŭa estas via vico?

Ĉu vi scias, ke la 9-an de decembro estas Internacia tago kontraŭ korupto? E-mentalanoj ĉi feston ne ĝuos – korupto en E-mental´ estas permesita kaj eĉ rekomendita!

Ĉu vi scias, ke la 8-an de decembro 1861 naskiĝis franca reĝisoro, iluziisto kaj filmisto Georges Méliès? Ĉu vi jam provis vojaĝi kun li sur la Lunon?

Ĉu vi scias, ke la 5-an de decembro 1901 naskiĝis produktisto de animaciaj filmoj kaj komiksoj Walter Elias Disney? Provu rigardi unu el liaj unuaj filmoj!