Ĉu vi scias, ke la 4-an de decembro 1777 naskiĝis gastigantino de pariza salono Juliette Récamier? Ĉu ankaŭ gastigantoj de Pasporta servo iam estos tiom gravaj, ke ilia nomo aperos en Vikipedio?

Ĉu vi scias, ke la 3-an de decembro 1967 Christiaan Barnard en Sud-Afriko unuafoje en la mondo transplantis homan koron? Eble estus bone, se al iuj homoj oni povus ŝanĝi ĝin!

Ĉu vi scias, ke la la 2-an de decembro estas Monda tago de komputilkapablo? Se vi legas ĉi vortojn, evidente iun kapablon vi jam havas, do estas tempo por ekfesti!!!

Ĉu vi scias, ke la 29-an de novembro 1972 firmao Atari prezentis al mondo unuan elektronikan ludon Pong? Nur tri jaroj poste – la 29-an de novembro 1975 – Bill Gates uzis unuan fojon la vorton Microsoft.

Ĉu vi scias, ke la 28-an de novembro 1632 naskiĝis franca muzikisto Jean Baptiste de Lully? Interese eble estas, ke li kiel dirigento mortis pro laborakcidento – kiom lertra li devis esti!

Ĉu vi scias, ke la 27-an de novembro 1844 naskiĝis franca inventisto Eugène Adrien Ducretet? Ankaŭ dank´al li kuracisto povas kalkuli, ĉu vi havas ĉiujn ostojn!

Ĉu vi scias, ke la 26-an de novembro estas tricent trideka tago de kalendaro? Do restas nur 35 tagoj ĝis silvestra festado!

Ĉu vi scias, ke la 25-an de novembro estas Internacia tago sen aĉetumado? Feliĉe mi hieraŭ havigis sufiĉe da manĝaĵo, do mi hodiaŭ ne devas iri ĉasi en arbaron! Kaj vi?
