Ĉu vi scias, ke la 24-an de novembro 1642 nederlanda velisto Abel Tasman malkovris Tasmanion? Ĉu jam ne sufiĉis la nombro da manioj en la mondo?

Ĉu vi scias, ke la 23-an de novembro 1897 inventis Andrew Jackson Beard pintigilon? Rememoru, kiam vi lastfoje uzis ĝin! Aŭ vi jam naskiĝis kun fingroj sur klavaro kaj la krajonon vi neniam uzis?
![]()
Ĉu vi scias, ke la 22-an de novembro 1574 estis malkovrita ĉilia Insularo Juan Fernández? Kaj ĉu estas vero, ke sur unu el la insuloj vivis Robinson Crusoe?

Ĉu vi scias, ke la 20-an de novembro 1873 estis kunigitaj du urboj en unu grandan. Ĉu vi scias, kia ĉefurbo tio estas?

Ĉu vi scias, ke la 18-an de novembro 1928 la unuan fojon aperis en kinejo filmo pri Mickey Mouse? Kaj ĉu vi scias, pri kio la filmo estis?
Ĉu vi scias, ke la 17-an de novembro estas Internacia tago de studentoj? Ni, kiuj diligente ĉiutage studas la vivon, povas festi ĉiujare! (aŭ ĉiutage? )

Ĉu vi scias, ke la 16-an de novembro estas Internacia tago de la toleremo? Do hodiaŭ ni provu toleri, ke ne ĉiuj ankoraŭ emas paroli Esperante!
