Neniu enhavo estas difinita.
Aŭtora arĥivo
Ĉu vi scias, ke la 14-an de novembro estas Monda tago sen automobiloj? Surstrate tio aspektis, ke nur mi scias tion – aŭ ĉu vi tion ankaŭ rimarkis?

2015-11-14 je la 0:37
Ĉu vi scias, ke la 13-an de novembro 1990 aperis la unua retpaĝo? Kiom longe la mondo devis atendi, ĝis kiam aperos ĉi retpaĝo?

2015-11-13 je la 0:58
Ĉu vi scias, ke la 12-an d novembro 2004 aperis unuan fojon en gazeto Sudoko? Ĉu vi ŝatas solvi ĝin? Kaj ĉu vi kapablas solvi ĝin ankaŭ tiel rapide?

2015-11-12 je la 0:13
BESTĜARDENO 2016
26. 2. – 28. 2. 2016
PRAGO (Legi pli…)
2015-11-11 je la 14:27
Ĉu vi scias, ke la 11-an de novembro 1493 naskiĝis germana kuracisto Paracelsus? Li diris, ke veneno diferencas de medikamento nur kvanto – rememoru lian diraĵon, kiam vi trinkas dekan botelon da biero!

2015-11-11 je la 0:18
Venu festi
Zamenhoftagon
kun
E-mental´
kaj
Praga klubo ĈEJ
La 15-an de decembro 2015
(Legi pli…)
2015-11-10 je la 18:09
Ĉu vi scias, ke la 10-an de novembro 1983 usonano Fred Cohen komencis batalon kontraŭ komputilaj virusoj? Eble estus pli bone komenci batalon kontraŭ la homa stulteco, ĉar ja estas pli bone kuraci kaŭzon ol indicon – sed tio verŝajne estus superflua batalo, ĉu?

2015-11-10 je la 1:00
Ĉu vi scias, ke la 9-an de novembro 1918 naskiĝis Čchö Hong-hui, kiu estis patro de Tekvondo? Se li estas patro, kiel devis aspekti patrino?

2015-11-09 je la 0:07
Ĉu vi scias, ke la 8-an de novembro 1793 estis malfermita Muzeo en Luvro? Pripensu,ĉu ankaŭ iu via bela artaĵo ne meritus pendi en la muzeo? Certe iun lokon ili trovus por vi – aŭ ili ja povas simple ion forĵeti!

2015-11-08 je la 1:30
Ĉu vi scias, ke la 7-an de novembro 1957 en Germanio oni komencis produkti personan aŭtomobilon Trabant? Ĉu vi iam veturis per ĉi ĉarma plastaĵo?

2015-11-07 je la 0:58
« La antaŭa paĝo La sekva paĝo »
Neniu enhavo estas difinita.
Neniu enhavo estas difinita.
Neniu enhavo estas difinita.
Kopirajto © E-mental
★ Bazigita sur
WordPress