Neniu enhavo estas difinita.
Aŭtora arĥivo
Ĉu vi scias, ke la 6-an de novembro estas Internacia tago por prevento de mediekspluatado dum milito aŭ armila konflikto? Damne, kial homoj estas tiom stultaj, ke poste oni devas havi similajn tagojn?

2015-11-06 je la 0:04
Ĉu vi scias, ke la 5-an de novembro 1935 oni komencis vendi tabulludon Monopolo? Se vi volas havi domon kaj vi ne havas monon, pere de la ludo vi povas almenaŭ por momento havi ĝojan senton de feliĉa posedanto!

2015-11-05 je la 0:22
Ĉu vi scias, ke la 4-an de novembro estas Monda tago de kurado? Do ek, ek! Ne sidu, ne kuŝu! Kuru!!!

2015-11-04 je la 0:25
Ĉu vi scias, ke la 2-an de novembro 2000 akceptis Internacia kosmostacio sian unuan permanenton teamon. Imagu kiom longan vojon ili devus vojaĝi por atingi iun E- aranĝon! Do ne plendu pro distanco kaj eku al iu bela renkontiĝo!

2015-11-03 je la 0:26
Ĉu vi scias, ke la 3-an de novembro 1500 naskiĝis itala skulptisto Benvenuto Cellini? La 3-an de novembro 1801 naskiĝis ankaŭ itala operkomponisto Vincenzo Bellini? Kaj kiam havas naskiĝtagon itala reĝisoro Federico Fellini?

2015-11-03 je la 0:17
Ĉu vi scias, ke la 1-an de novembro estas Monda tago de veganoj? Gratulon al ili kaj ni aliaj manĝu anstataŭ ili iujn bongustaĵojn!

2015-11-01 je la 0:14
Ĉu vi scias. ke la 31-an de oktobro estas Monda tago de ŝparado? Do ŝparu, ŝparu, ŝparu kaj mi poste sendos al vi numeron de la konto, kien vi povas sendi la ŝpartitan monsumon!

2015-10-31 je la 0:13
Ĉu vi scias, ke la 30-an de oktobro 1973 estis malfermita unua ponto inter Eŭropo kaj Azio. Ĉu vi scias kie ĝi estas?
Pligrandigi la mapon
2015-10-30 je la 0:18
Ĉu vi scias, ke la 29-an de oktobro 1789 okazis en Prago premiero de la opero Don Giovanni? Kia hazardo, ke la premiero de unu el la plej bonaj operoj en la mondo estis ĝuste en unu el la plej belaj urboj de mondo!

2015-10-29 je la 0:18
Ĉu vi scias, ke la 28-an de oktobro estas Internacia tago de la kreola lingvo kaj kulturo? Do hodiaŭ ne Esperante parolu – nur kreole!

2015-10-28 je la 0:44
« La antaŭa paĝo La sekva paĝo »
Neniu enhavo estas difinita.
Neniu enhavo estas difinita.
Neniu enhavo estas difinita.
Kopirajto © E-mental
★ Bazigita sur
WordPress