Neniu enhavo estas difinita.

Aŭtora arĥivo

Ĉu vi scias, ke la 27-an de oktobro estas  Monda tago de sona-vida heredaĵo? Parencoj nenion hereddonacas al ni, do ni ĝoju almenaŭ pro ĉi heredaĵo!

2015-10-27 je la 0:10

Ĉu vi scias, ke la 26-an de oktobro naskiĝis Isaac Merritt Singer? Ĉiuj kudristinoj hodiaŭ dankeme rememoru lian inventemon! 

 Edward_Harrison_May_-_Isaac_Merrit_Singer_-_Google_Art_Project

2015-10-26 je la 0:10

Ĉu vi scias, ke la 25-an de oktobro estas Monda tago de nudeloj? Se vi hazarde hodiaŭ enuas, provu nudelojn mem produkti!

2015-10-25 je la 0:40

Ĉu vi scias, ke la 24-an de oktobro estas Monda tago por disvastigi informaciojn? Do se vi scias iun pikantan informon, ne hezitu hodiaŭ sendi ĝin al mondo!

ZloncickaDrbna-logo pul

 

 

2015-10-24 je la 0:05

Ĉu vi scias, ke la 23-an de oktobro estas en Norda Ameriko Tago de molo? Ĉu iu povus tion klarigi al mi? (al ni?)

http://eo.wikipedia.org/wiki/23-a_de_oktobro

 

2015-10-23 je la 1:00

Ĉu vi scias, ke la 22-an de oktobro 794 Iĝis Heiankyo ĉefurbo de Japanio? Kaj ĉu vi scias, kiel ĝi nomiĝas nun?

2015-10-22 je la 0:10

Ĉu vi scias, ke la 21-an de oktobro 1879 Thomas Alva Edison eklumigis la unuan ampolon? Ĉu vi jam rimarkis la inventaĵon aŭ vi senĉese uzas lanternon?

ampo

2015-10-21 je la 0:10

Ĉu vi scias, ke la 20-an de oktobro estas Internacia tago de kuiristoj? Do ni havu unutagan faston, por ke kuiristoj povu libere festi!

2015-10-20 je la 0:24

Ĉu vi scias, ke la 19-an oktobron estas Nacia tago de Niuo? Salutojn al ĉiuj loĝantoj de la lando kaj precipe al ĉiuj niuaj esperantistoj!

Dosiero:Niue Verwaltungsgliederung.png

2015-10-19 je la 0:18

Ĉu vi scias, ke la 18-an de oktobro 1558 ekfunkciis poŝta ligo inter Krakovo kaj Venecio? Ĉu vi nun, en tempo de interreto, kapablas imagi, kiom paciencaj devis esti homojn atendante respondon de ilia letero?

2015-10-18 je la 0:30
« La antaŭa paĝo La sekva paĝo »
Neniu enhavo estas difinita.
Neniu enhavo estas difinita.
Neniu enhavo estas difinita.
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress