Neniu enhavo estas difinita.

Aŭtora arĥivo

Ĉu vi scias, ke la 17-an de oktobro estas Monda tago de traŭmoj? Do ni hodiaŭ restu kuŝi en lito kaj tiel ni evitu ĉiujn lezojn!

12-23-kocka2

2015-10-17 je la 0:29

Ĉu vi scias, ke 16-an de oktobro estas Internacia tago de nutrado? Do atentu, ke vi hodiaŭ ne faru iun dietan eraron!

mangajo

2015-10-16 je la 0:35

Ĉu vi scias, ke la 15-an de oktobro estas Monda tago de virinoj vivantaj en kamparo? Kaj kiam povos festi urbaj knabinoj?

Arebore

 

2015-10-15 je la 0:42

Ĉu vi scias, ke la 14-an de oktobro estas Internacia tago de normaligo? Sed kiu decidas, kio estas normala?

2015-10-14 je la 0:23

Ĉu vi scias, ke la 13-an de oktobro estas Internacia tago de limigo de naturkatastrofoj? Do provu halti tajfunojn, tenu teron, por ke ĝi ne tremu aŭ ŝtopu vulkanojn!

2015-10-13 je la 0:50

Ĉu vi scias, ke la 12-an de oktobro estas Monda tago de artikoj kaj ostoj? Hundoj certe ĝojas, ĉu ne?

2015-10-12 je la 0:09

Ĉu vi scias, ke la 11-an de oktobro naskiĝis hungara ĵurnalisto, redaktoro, muzikkritikisto, dramverkisto Miklós Havas? Kial liaj gepatroj ne finis la frazon? Nun ni ne scias, kion Miklós havas!

Schránka01

2015-10-11 je la 0:28

Ĉu vi scias, ke la 10-an de oktobro estas Internacia tago de mensa sano? Ne festinde, ĉu ne? Ja kiu el esperantistoj estas mense sana?

2015-10-10 je la 0:28

Ĉu vi scias, ke la 9-an de oktobro estas Monda tago de poŝto? Do nun malŝaltu komputilon, prenu paperon, skribilon kaj koverton kaj skribu al viaj amikoj! Eble ankaŭ al vi iu skribas iun belan leteron!

2015-10-09 je la 0:58

Ĉu vi scias, ke la 8-an de oktobro 1958 estis enoperaciigita al homo la unua kardiostimulatoro? Do ni prefere vivu sane, por ke ni ne devu esti pluaj portantoj de ĉi aparato!

kardio

2015-10-08 je la 0:18
« La antaŭa paĝo La sekva paĝo »
Neniu enhavo estas difinita.
Neniu enhavo estas difinita.
Neniu enhavo estas difinita.
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress