Neniu enhavo estas difinita.

Aŭtora arĥivo

Ĉu vi scias, ke la 7-an de oktobro 1913 usona entreprenisto Henry Ford funkciigis la unuan produktan linion? Gratulon al laboristoj, kiuj povas ĉiutage ĝui la inventaĵon!

2015-10-07 je la 0:37

Ĉu vi scias, ke la 6-an de oktobro 1887 naskiĝis sviso Le Corbusier? Oni konsideris lin la plej granda arkitekto de la dudeka jarcento. Kiom da centimetroj li estis alta?

 

2015-10-06 je la 0:15

Ĉu vi scias, ke la 5-an de oktobro estas Internacia tago de rideto? Eĉ ne provu hodiaŭ nubmieni al iu!!!!

125

2015-10-05 je la 0:40

Ĉu vi scias, ke la 4-an de oktobro estas Internacia tago de bestoj? Ĉu vi vidis hodiaŭ iujn bestojn festi aŭ neniu tion diris al ili?

bestoj

2015-10-04 je la 0:48

Ĉu vi scias, ke la 3-an de oktobro estas Monda tago de arkitekturo? Do kion belan vi hodiaŭ konstruis?

2015-10-03 je la 0:43

Ĉu vi scias, ke la 2-an de oktobro estas Internacia tago de sonoriloj?  Se vi hodiaŭ neniun aŭdis, kiel ili feste sonoras, provu aŭskulti almenaŭ sonoriletojn!

2015-10-02 je la 0:23

Ĉu vi scias, ke la 1-an de oktobro estas Monda Tago de vegetaranismo? Do hodiaŭ vi prefere eĉ ne pensu pri peceteto da viando, aŭ al vi okazos la sama afero, kiel al manĝemulo sube – aŭ minimume vi havos same terurajn sonĝojn!

20

2015-10-01 je la 0:01

Ĉu vi scias, ke la 30-an de septembro estas Monda tago de koro? Kontrolu ĉu via estas en ordo! Ĉu io ne mankas al ĝi?

165

2015-09-30 je la 0:18

Jam 100 tagojn

kun

ESPERANTO (Legi pli…)

2015-09-29 je la 18:11

Ĉu vi scias, ke la 29-an de septembro 2014 mi trovis nenion, kion mi skribu ĉi tien? 

48

2015-09-29 je la 0:59
« La antaŭa paĝo La sekva paĝo »
Neniu enhavo estas difinita.
Neniu enhavo estas difinita.
Neniu enhavo estas difinita.
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress