Neniu enhavo estas difinita.

Ĉu vi scias?

Ĉu vi scias, ke la 5-an de majo 1998 estis fondita fama esperanta klubo E-mental´? Se vi dum tuta jaro ne festas, hodiaŭ certe festu! Tio ĉi estas la ĝusta kialo!!!!

oslava

2016-05-05 je la 0:37

Ĉu vi scias, ke  la 4-a de majo estas Internacia Tago de fajrobrigadistoj? Do almenaŭ hodiaŭ vi ne ludu kun alumetoj!!!

173
2016-05-04 je la 0:35

Ĉu vi scias, ke la 3-an de majo 2000 estis metita la unua kaŝitaĵo por geokaŝado kaj ĝiaj koordinatoj estis publikigitaj en Usenet? Mi ĉiutage ĝuas mian privatan geokaŝadon serĉante ŝlosilojn, okulvitrojn, monujon, gazeton, dokumentojn…… Sed prefere mi nenie tion publikas.

2016-05-03 je la 0:06

Ĉu vi scias, ke la 2-a de majo estas Monda tago de birda kantado? Aŭskultu kaj divenu, kiuj birdoj tiom bele kantas!

 

2016-05-02 je la 0:55

Ĉu vi scias, ke la 1-an de majo 1978 oni kreis kaj sendis la unuan retan spamon. Multe da homoj tiam ankoraŭ ne sciis pri ekzisto de komputiloj kaj aliaj jam elpensis, kiel pere de ĝi ĝeni nin.

2016-05-01 je la 0:52

Ĉu vi scias, ke la 30n-a de aprilo estas Internacia tago de laborejo? Ĉar samtage estas Internacia tago de ĵazo, plenigu atmosferon de via laborejo per iu bona muziko!

 

2016-04-30 je la 0:47

Ĉu vi scias, la 29-a de aprilo estas Internacia tago de danco? Do ĉesu labori kaj dancu, dancu, dancu!!!!!!

2016-04-29 je la 0:52

Ĉu vi scias, ke la 28-an de aprilo 1947 norvega esploristo Thor Heyerdahl ekflosis sur Kon-Tiki en Pacifikon? 101 da tagoj de vojaĝo! Feliĉulo, ĉu ne? Kiu nuntempe havas tiom longan libertempon?

2016-04-28 je la 0:31

Ĉu vi scias, ke la 27-a de aprilo estas Monda tago de grafiko? Sed tio ne signifas, ke vi tuj devas kuri al stratoj kaj ornami ĉiujn murojn per verdaj steloj!

2016-04-27 je la 0:33

Ĉu vi scias, ke la 26-an de aprilo 1952 oni trovis en Danio bone konservitan kadavron de la Viro de Grauballe el la jaro -290? Damne, li aspektas preskaŭ pli bone ol mi, kiam mi matene rigardas en spegulo! Li certe devis havi bonegan vizaĝiston!

Dosiero:Grauballemanden stor.jpg

2016-04-26 je la 0:17
« La antaŭa paĝo La sekva paĝo »
Neniu enhavo estas difinita.
Neniu enhavo estas difinita.
Neniu enhavo estas difinita.
Kopirajto © E-mental ★ Bazigita sur WordPress