Neniu enhavo estas difinita.

Ĉu vi scias?

Ĉu vi scias, ke je la 16-a de marto 1911 Lasvegaso iĝis urbo? Se vi hazarde ne scias, kion fari kun via mono, ek al la urbo!!!! (Se vi volus uzi vian monon pli saĝe, sendu la tutan monsumon al konto de nia klubo!)

eŭro

2016-03-16 je la 0:04

Ĉu vi scias, ke la 15-a de marto 2013 estas Internacia tago de dormo? Se vi hodiaŭ restos en lito, neniu rajtas koleri je vi!

dormanta hundo

2016-03-15 je la 0:02

Ĉu vi scias, ke la 14-a de marto 2013 estas Monda tago de renoj? Ĝojigu ilin hodiaŭ per granda glaso de freŝa akvo, por ke ili ankaŭ dum  venontaj jaroj kontente vivu kun vi!!!

2016-03-14 je la 0:10

Ĉu vi scias, ke je la 13-a de marto 1988 estis malkovrita Seikan-Tunelo? Ĉu vi scias, en kiu lando ĝi estas? Eble povus helpi al vi, ke ĝi ligas urbojn Imabecu kaj Higaŝicugaru.

File:Seikan Tunnel profile diagram.svg

2016-03-13 je la 0:58

Ĉu vi scias, ke hieraŭ je la 11-a marto estis Eŭropa tago de cerbo? Eble ĝuste pro ne ĝusta funkciado de ĝi, vi povas legi pri la grava afero nur hodiaŭ – je la 12-a de marto.

brain12

2016-03-12 je la 0:57

Ĉu vi scias, ke je la 11-a de marto 1818 Mary Shelley publikigis Frankenŝtejnon? Ĉu ankaŭ al vi ŝajnas matene en banĉambro, ke Frankenŝtejno ne estas nur nereala elpensaĵo?

2016-03-11 je la 0:55

Ĉu vi scias, ke je la 10-a de marto 1535 hispanoj malkovris insularon Galapagi? Ĉu ankaŭ testudoj kaj pingvenoj vidis tion kiel kaŭzo por ĝoji?

2016-03-10 je la 0:54

Ĉu vi scias, ke je la 9-a de marto 1934 naskiĝis Jurij  Aleksejeviĉ Gagarin. Li estis tiu feliĉulo, kiu povis kiel unua homo vojaĝi al kosmo! Kaj kien vojaĝos vi?

 

2016-03-09 je la 0:53

Ĉu vi scias, ke 8. 3. estas internacia tago de virinoj? Jes, certe, tion ja scias ĉiu! Sed ĉu vi ankaŭ scias, ke 8.3. 1618 Johano Keplero formulis trian leĝon?

 

2016-03-08 je la 0:52

Ĉu vi scias, ke 7. 3. 1912 Roald Amundsen publikis, ke lia ekspedicio, kiu revenis jam decembre 1912, atingis sudan poluson? Ĉu li bezonis tiom longan tempon por degeli?

2016-03-07 je la 0:51
« La antaŭa paĝo La sekva paĝo »
Neniu enhavo estas difinita.
Neniu enhavo estas difinita.
Neniu enhavo estas difinita.
Kopirajto © E-mental ★ Bazigita sur WordPress