Ĉu vi scias, ke la 6-a de marto estas Internacia tago de jodo? Viaj teleroj hodiaŭ estu plenaj da salmoj, makreloj, marfruktoj, maralgoj…….Se vi estas pli modestaj, salu almenaŭ vian panon per jodigita salo.

Ĉu vi scias, ke amaso da usonaj prezidentoj komencis sian laboron ĝuste 4. 3.? Certe pro tio, por ke infanoj en lernejo ne devu lerni tro da datoj!



Ĉu vi scias, ke 27. 2. 1879 oni malkovris sakarinon? De tiu tempo vivo sur tero fariĝis pli dolĉa (eble nur por tiuj, kiuj ne scias, el kio oni sakarinon faras).

Ĉu vi scias, ke 26. 2. 1829 naskiĝis franca verkisto Victor Hugo? Kaj ĉu vi scias, ke li diris: Tagon, dum kiu vi nek unufoje ekridis, oni povus konsideri perditan? Do vi perdu nek unu tagon!

Ĉu vi scias, ke 25. 2. 1842 naskiĝis germana verkisto Karl May? Ĉu vi jam legis liajn librojn? Ne? Do ĝuste hodiaŭ estas bona tago por malfermi unu el liaj multaj verkaĵoj kaj ĝui travivaĵojn de bravuloj el malproksimaj landoj!
