
Ĉu vi scias, ke 22. 2. 1904 estis fondita argentina meteoloĝia stacio Orcadas en Antarktido, la plej malnova en la kontinento? Se vi plendas pri malvarma vintra vetero, vizitu la lokon!

Ĉu vi scias, ke 21. 2. estas Internacia tago de turistaj gvidistoj? Do hodiaŭ ne turismumu, neniun vizitindaĵon volu vidi, ne interesiĝu pri vidindaĵoj, por ke gvidantoj povu dum tuta tago ĝoje festi!

Ĉu vi scias, ke 20. 2. estas internacia tago de pip-fumantoj? Nefumantoj, ne malĝoju! Vi povas ĝue festi vian tagon novembre!!!
