Neniu enhavo estas difinita.

Ĉu vi scias?

Ĉu vi scias, ke 14. 2. 2005 ekestis videospekta paĝaro YouTube? Do ni festu tion per bela kanto el la TTT-ejo!

you
2016-02-14 je la 0:11

Ĉu vi scias, ke 13. 2. 1894 fratoj Lumière patentis kinematografon? Ilia unua filmo „Laboristoj foriras el fabriko de Lumiére en Lyono“  daŭris nur 45 sekundojn! Domaĝe, ke iuj nuntempaj filmkreantoj ne inspiriĝis! 

Fratelli_Lumiere
2016-02-13 je la 0:08

Ĉu vi scias, ke 12. 2. 1809 naskiĝis Charles Darwin? Li fondis la teorion de evoluismo per natura selektado. Ĉu tio ankaŭ signifas, ke ne ĉiu persono povas estis selektita por esperantiĝo?

Charles_Darwin_aged_51
2016-02-12 je la 0:01

Ĉu vi scias, ke 11. 2. 1809 usonano Roberto Fulton patentis vaporŝipon? Ĉu ne estus pli bone hodiaŭ anstatŭ laboro fari iun belan vaporŝipan ekskurson?

l2
2016-02-11 je la 0:49

Ĉu vi scias, ke 10. 2. 1863 en Usono oni patentis fajroestingilon? Sed kial tion pli frue ne faris  George William Manby, kiu la fajroestingilon inventis en la jaro 1819? Kaj kial tion ne faris Jára Cimrman?

2016-02-10 je la 0:47

Ĉu vi scias, ke 9. 2. 1960 okazis inaŭguro de la Trotuaro de famo en Holivudo? Kiom da esperantistoj tie havas la stelon?

2016-02-09 je la 0:46

Ĉu vi scias, ke 8. 2. 1920  iĝis Tirano ĉefurbo de Albanio? Sed kial ili elektis la nomon de la urbo laŭ iu kruelulo? Ĉu ne sonus pli bele: Bonulo – ĉefurbo de Albanio?

2016-02-08 je la 0:45

Ĉu vi scias, ke 7. 2. estas nacia tago en Grenado? Do ek al vendejo por aĉeti  ŝaŭmvinon kaj ni tostu je la sano de grenadanoj!!!

2016-02-07 je la 0:43

Ĉu vi scias, ke 6. 2. 1901 estis instalitaj unuaj publikaj telefonoj en parizaj stacidomoj? Kiomfoje tage vi telefonus, se vi por ĉiu telefonado devus iri al stacidomo?

2016-02-06 je la 0:43

Ĉu vi scias, ke 5. 2. 2010 fotoj de la Kosmoteleskopo Hubble montris, ke la nanoplanedo Plutono pli ruĝiĝas? Ĉu la planedo estas tiom hontema?

2016-02-05 je la 0:41
« La antaŭa paĝo La sekva paĝo »
Neniu enhavo estas difinita.
Neniu enhavo estas difinita.
Neniu enhavo estas difinita.
Kopirajto © E-mental ★ Bazigita sur WordPress