Neniu enhavo estas difinita.

Ĉu vi scias?

Ĉu vi scias, ke la 13-a de aŭgusto estas Internacia tago de maldekstramanuloj? Dekstramanuloj, provu hodiaŭ ĉion fari per maldekstra mano – teruran vivon havas la maldekstramanuloj, ĉu?

 

 

 

 

 

2016-08-13 je la 0:43

Ĉu vi scias, ke la 12-a de aŭgusto estas Internacia tago de junularo? Ĉu vi jam festas? Aŭ vi jam vere ne estas juna?

2016-08-12 je la 0:05

Ĉu vi scias, ke la 11-an de aŭgusto -3114 laŭ majaa kalendaro komenciĝis la kvina, nuna, erao en historio de la homaro? Sed ne gravas, ĉu ne?

2016-08-11 je la 0:23

Ĉu vi scias, ke la 10-an de aŭgusto 1814 naskiĝis sviso Henri Nestlé? Ĉu li ankoraŭ nun estus fiera pri la firmao, kiun li fondis?

Výsledek obrázku pro Henri Nestlé

2016-08-10 je la 0:32

Ĉu vi scias, ke la 9-an de aŭgusto 1483 estis malfermita la Siksta Kapelo en Romo? Ĉu vi jam vizitis ĝin? Ne? Do kial vi ankoraŭ sidas ĉe la komputilo?

2016-08-09 je la 0:55

Ĉu vi scias, ke la 8-an de aŭgusto 1947 oficialiĝis flago de Pakistano?  Kiom da Esperantistoj tie vivas, se ili havas tiukoloran flagon?

2016-08-08 je la 0:55

Ĉu vi scias, ke la 7-an de aŭgusto estas Internacia tago de senkulpigado? Do pardonu, ke vi devas ĉi tie legi la stultaĵojn!

PARD

 

2016-08-07 je la 0:54

Ĉu vi scias, ke la 6-an de aŭgusto 1965 eldonis muzikgrupo Beatles diskon “Help”? Ĉu iu volus helpi al insektoj?

2016-08-06 je la 0:54

Ĉu vi scias, ke la 5-a de aŭgusto estas Internacia tago de Biero? Interese estas, ke iniciato de la festo estas de Kanado. Kial ne de Ĉeĥio, kie ni ja havas la plej bonan bieron en la mondo!

 Výsledek obrázku pro pivo

 

2016-08-05 je la 0:02

Ĉu vi scias, ke la 4-an de aŭgusto 2013 estas en Hungario tiom varmege, ke tiu, kiu skribas ĉi frazojn ne kapablas ion ajn elpensi? Do bonvolu iu sendi iun refreŝigilon, aŭ ankaŭ morgaŭ vi ne scios, kion vi ne scias.

2016-08-04 je la 0:48
« La antaŭa paĝo La sekva paĝo »
Neniu enhavo estas difinita.
Neniu enhavo estas difinita.
Neniu enhavo estas difinita.
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress