Neniu enhavo estas difinita.

Ĉu vi scias?

Ĉu vi scias, ke la 3-an de aŭgusto 1932 usona fizikisto Carl David Anderson kiel la unua observis pozitronon?  Ĉu ĉirkaŭ li ne estis sufiĉe da belaj knabinoj por rigardi?

2016-08-03 je la 0:33

Ĉu vi scias, ke la 2-a de aŭgusto estas Tago de seka zipo? Ĉu “seka zipo” estas ĝusta vorto? Kaj ĉu tio estas festinda afero?

2016-08-02 je la 0:23

Ĉu vi scias, ke la 1-a de aŭgusto estas Internacia tago por subteni mamnutradon? Eble tio jam ne estas kutima nutrado por plimulto el ni, sed se estas tiom grava tago, kion ni faru – do bonan apetiton!!!

2016-08-02 je la 0:03

Ĉu vi scias, ke la 31-an de julio 1498 Kristoforo Kolumbo malkovris la insulon Trinidado?  Kiom bela laboro estas tiu malkovrado de mirindaj lokoj! Kial la listo da farendaĵoj sur mia labortablo ne enhavas similan taskon?

žžž (2)

2016-07-31 je la 0:07

Ĉu vi scias, ke la 30-an de julio 2003 estis post pli ol ses dek jaroj produktita la lasta aŭtomobilo Volkswagen “Skarabo”? Ĉu vi kapablas imagi tiun 21milionkapan  insektaron, kiun oni produktis dum tiom da jaroj?

folx

2016-07-30 je la 0:42

Ĉu vi scias, ke la 29-a de julio estas Internacia Tigro-tago?  Se vi hodiaŭ dumvoje iun tigron renkontos, bondeziru al ĝi kaj ne forkuru timante! Ja tigroj estas tiom amindaj!

2016-07-29 je la 0:41

Ĉu vi scias, ke la 28-an de julio oni festas en Peruo dutagan tagon de sendependiĝo? Hej, organizantoj de Esperanto aranĝoj, demandu peruanoj, kiel ili sukcesas fari tion! Ni povus mojosi duoble pli!

2016-07-28 je la 0:40

Ĉu vi scias, ke la 27-an de julio 1692 akiris Bjalistoko urborajtojn? Ja Esperanto ne povus naskiĝi en iu vilaĝo, ĉu ne?

 

2016-07-27 je la 0:45

Ĉu vi scias, ke la 26-an de julio 1951 naskiĝis usona astronaŭto William McArthur? Li vivis senpaŭze en kosmo dum duonjaro!  Ĉu vi kapablas imagi tion? Tiom longe ne partopreni Esperanto aranĝon!

2016-07-26 je la 0:17

Ĉu vi scias, ke la 25-an de julio  1976 oni fotis la unuan fojon tiel nomatan marsan vizaĝon? Mi vidas similaspektantan vizaĝon ĉiumatene en banĉambro, sed neniam mi havis ideon foti ĝin!

http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/2/2d/Viking_moc_face_20m.gif

2016-07-25 je la 0:18
« La antaŭa paĝo La sekva paĝo »
Neniu enhavo estas difinita.
Neniu enhavo estas difinita.
Neniu enhavo estas difinita.
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress