Ĉu vi scias, ke la 14-an de oktobro estas Internacia tago de normaligo? Sed kiu decidas, kio estas normala?

Ĉu vi scias, ke la 13-an de oktobro estas Internacia tago de limigo de naturkatastrofoj? Do provu halti tajfunojn, tenu teron, por ke ĝi ne tremu aŭ ŝtopu vulkanojn!

Ĉu vi scias, ke la 12-an de oktobro estas Monda tago de artikoj kaj ostoj? Hundoj certe ĝojas, ĉu ne?

Ĉu vi scias, ke la 10-an de oktobro estas Internacia tago de mensa sano? Ne festinde, ĉu ne? Ja kiu el esperantistoj estas mense sana?

Ĉu vi scias, ke la 9-an de oktobro estas Monda tago de poŝto? Do nun malŝaltu komputilon, prenu paperon, skribilon kaj koverton kaj skribu al viaj amikoj! Eble ankaŭ al vi iu skribas iun belan leteron!

Ĉu vi scias, ke la 7-an de oktobro 1913 usona entreprenisto Henry Ford funkciigis la unuan produktan linion? Gratulon al laboristoj, kiuj povas ĉiutage ĝui la inventaĵon!
