Ĉu vi scias, ke 25. 1. 1905 estis en sudafrika minejo trovita la plej granda diamanto en mondo, kiu pezis 3 106,75 karatoj? Ĝi ricevis nomon Cullinan kaj ĝi estis distranĉita je 9 pecoj. Kaj neniu peceto restis por ni!

Ĉu vi scias, ke 23. 1. 1848 komenciĝis la ora febro en Kalifornio – ĉu vi pensas, ke restis ankoraŭ iom da oro ankaŭ por ni?

Ĉu vi scias 21-a de januaro 1659 naskiĝis nederlanda pentristo Adriaen van der Werff? Li naskiĝis en la urbo Kralingen-Ambacht – ĉu vi scias, kiel la urbo nomiĝas nuntempe?
![]()
Ĉu vi scias, ke la 19-an de januaro 1809 naskiĝis usona verkisto Edgar Allan Poe? Se via dormo estas tro trankvila, tralegu vespere iun el liaj rakontoj!
Ĉu vi scias, ke la 17-an de januaro 1881 naskiĝis angla sociala antropologo Alfred Reginald Radcliffe-Brown? Mi ne scias kiel vi, sed mi ne sciis tion!

Ĉu vi scias, ke la 15-an de januaro estas Tago de Vikipedio? Ankaŭ dank´al ĝi vi povas ofte ĉi tie legi interesajn informojn!

Ĉu vi scias, ke la 14-an de januaro 1900 estis en Romo premiero de la opero Tosca? Sidiĝu nun, prenu glason da bona vino kaj aŭskultu ĝin ankaŭ!
Ĉu vi cias, ke la 7-an de januaro 1610 Galileo Galilei eltrovis tri la plej grandajn lunojn de Jupitero – Ioo, Eŭropo kaj Kalistoo? Kia egoismo – ĉu li ne povis trovi nur unu kaj aliajn du lasi por aliaj observantoj?
