Neniu enhavo estas difinita.

Aŭtora arĥivo

Ĉu vi scias, ke la 11-a de majo 1904 naskiĝis kataluna superrealisma artisto Salvator Dali? Li diris “Nur stultulo povas pensi, ke mi agas laŭ konsiloj, kiujn mi donas al aliaj”. Kaj vi?

 

2016-05-13 je la 0:39

Ĉu vi scias, ke la 10-an de majo 1508 Mikelanĝelo komencis pentri freskojn en Siksta Kapelo? Rigardu vian plafonon – ĉu ĝi ne meritus ankaŭ iun belan pentraĵon? Do ek al vendejo por aĉeti oleajn farbojn kaj ne hezitu montri vian talenton!

2016-05-10 je la 7:25

Ĉu vi scias, ke la 9-an de majo 1893 Thomas Alva Edison la unuan fojon montris kinetoskopon? Grava avantaĝo de la aparato estis, ke neniu povis ĝeni vin per stultaj komentoj pri enhavo de la filmo!

2016-05-09 je la 6:57

Ĉu vi scias, ke la 8-an de majo 1886 John Pemberton komencis vendi en Atlanta specon de ŝaŭma medikamento, kiu estis rekomendita por refreŝigi spiriton, kontraŭ kapdoloro kaj laceco kaj por resaniĝo post gripo. Ĉu vi scias, kiel nomiĝas la medikamento?

2016-05-08 je la 0:45

Ĉu vi scias, ke la 7-an de majo 1840 naskiĝis rusa komponisto Pjotr Iljič Ĉajkovskij? Kaj samtage sed en la jaro 1833 naskiĝis germana komponisto Johannes Brahms! Kaj en la jaro 1769 je la 7-an de majo naskiĝis itala komponisto Giuseppe Farinelli! Ĉu la sepa de majo estas tago por naski komponiston?

2016-05-07 je la 0:54

Ĉu vi scias, ke la 6-an de majo 1856 naskiĝis Sigmind Freud, psiĥiatriisto, fondinto de psiĥanalizo? De tiu tempo homoj komencis timi rakonti pri siaj sonĝoj……. Kaj pri kio vi hodiaŭ sonĝis?

Soubor:Sigmund Freud LIFE.jpg

2016-05-06 je la 0:40

Ĉu vi scias, ke la 5-an de majo 1998 estis fondita fama esperanta klubo E-mental´? Se vi dum tuta jaro ne festas, hodiaŭ certe festu! Tio ĉi estas la ĝusta kialo!!!!

oslava

2016-05-05 je la 0:37

Ĉu vi scias, ke  la 4-a de majo estas Internacia Tago de fajrobrigadistoj? Do almenaŭ hodiaŭ vi ne ludu kun alumetoj!!!

173
2016-05-04 je la 0:35

Ĉu vi scias, ke la 3-an de majo 2000 estis metita la unua kaŝitaĵo por geokaŝado kaj ĝiaj koordinatoj estis publikigitaj en Usenet? Mi ĉiutage ĝuas mian privatan geokaŝadon serĉante ŝlosilojn, okulvitrojn, monujon, gazeton, dokumentojn…… Sed prefere mi nenie tion publikas.

2016-05-03 je la 0:06

Ĉu vi scias, ke la 2-a de majo estas Monda tago de birda kantado? Aŭskultu kaj divenu, kiuj birdoj tiom bele kantas!

 

2016-05-02 je la 0:55
« La antaŭa paĝo La sekva paĝo »
Neniu enhavo estas difinita.
Neniu enhavo estas difinita.
Neniu enhavo estas difinita.
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress