Ĉu vi scias, ke la 1-an de majo 1978 oni kreis kaj sendis la unuan retan spamon. Multe da homoj tiam ankoraŭ ne sciis pri ekzisto de komputiloj kaj aliaj jam elpensis, kiel pere de ĝi ĝeni nin.
Ĉu vi scias, ke la 30n-a de aprilo estas Internacia tago de laborejo? Ĉar samtage estas Internacia tago de ĵazo, plenigu atmosferon de via laborejo per iu bona muziko!

Ĉu vi scias, la 29-a de aprilo estas Internacia tago de danco? Do ĉesu labori kaj dancu, dancu, dancu!!!!!!
Ĉu vi scias, ke la 28-an de aprilo 1947 norvega esploristo Thor Heyerdahl ekflosis sur Kon-Tiki en Pacifikon? 101 da tagoj de vojaĝo! Feliĉulo, ĉu ne? Kiu nuntempe havas tiom longan libertempon?

Ĉu vi scias, ke la 27-a de aprilo estas Monda tago de grafiko? Sed tio ne signifas, ke vi tuj devas kuri al stratoj kaj ornami ĉiujn murojn per verdaj steloj!

Ĉu vi scias, ke la 26-an de aprilo 1952 oni trovis en Danio bone konservitan kadavron de la Viro de Grauballe el la jaro -290? Damne, li aspektas preskaŭ pli bone ol mi, kiam mi matene rigardas en spegulo! Li certe devis havi bonegan vizaĝiston!

Tute neatendite la 23-an de aprilo 2016 naskiĝis en la praga bestĝardeno gorila ido. Neniu prizorganto en la bestĝardeno sciis pri la gravedeco kaj kiam gorilino Shinda subite komencis nokte naski, por ĉiuj tio estis granda surprizo. (Legi pli…)
Ĉu vi scias, ke la 25-an de aprilo 1850 Paul Julius Reute, fondinto de samnoma presagentejo, elsendis 40 poŝtkolombojn kun aktuala borsa raporto inter urboj Bruselo kaj Akeno? Estas interese, se pri mono decidis kaprico de iu birdo, ĉu ne?
Ĉu vi scias, ke la 24-an de aprilo 2005 naskiĝis en Seŭlo unua klonita hundo? Kial ili ne volis kloni min? “Mi numero 2” nun sidus en laborejo kaj mi povus dume ie diboĉi!

Ĉu vi scias, ke la 23-an de aprilo 1564 naskiĝis William Shakespeare? Kaj ĉu vi scias, ke la 23-an de aprilo 1891 naskiĝis Sergej Sergeeviĉ Prokof’ev? Kaj ĉu vi scias, kion ili havas komunan?