Dum semajnfina aranĝo “PIS” vizitis kelkaj partoprenantoj kunvenon “Regula dimanĉa lingva interŝanĝo”, kiun organizas “Polyglot club” en Prago. (Legi pli…)

Ĉu vi scias, ke la 20-an de aprilo 1745 naskiĝis franca kuracisto Philippe Pinel, fondinto de psikiatrio. Ĉu ankaŭ vi estus lia paciento aŭ mi estus en lia ordinejo sola?
![]()
Ĉu vi scias, ke la 18-a de aprilo estas Internacia tago de historikaĵoj? Sed ne bondeziru al via kolegino, kvankam vi opinias, ke ŝi estas bela elfosaĵo!

Ĉu vi scias, ke la 17-an de 1774 naskiĝis ĉeĥa komponisto Václav Jan Křtitel Tomášek? Unue provu senerare diri lian nomon kaj poste vi meritas aŭskulti iom de lia verkaĵo:

Ĉu vi scias, ke la 16-an de aprilo 1889 naskiĝis brita aktoro Charlie Chaplin? Kiom bele li kapablis ridigi homojn! Rigardu!

Ĉu vi scias, ke la 15-an de aprilo 1928 aŭstralia piloto George Hubert Wilkins atingis kiel la unua “Poluson de neatingebleco”? Do ni ne perdu optimismon – evidentiĝas, ke eblas atingi eĉ neatingeblaĵojn!
