Neniu enhavo estas difinita.

Ĉu vi scias?

Ĉu vi scias, ke la 26-an de septembro 1889 la 1-a Konferenco ĝenerala pri pezoj kaj mezuroj difinis kilogramon? Dank´al tio vi scias, ke vi hodiaŭ jam ne malfermu glaciŝrankon por trovi ion bongustan!

 

2015-09-26 je la 0:06

Ĉu vi scias, ke la 25-an de septembro 1819 naskiĝis detektivo Allan Pinkerton? Li fondis faman detektivejon, kiu havas en epigrafo vortojn: Ni neniam dormas. Kian avantaĝon ili havus dum Esperantaj  renkontiĝoj!

2015-09-25 je la 0:48

Ĉu vi scias, ke la 24-an de septembro 1759 irlandano Arthur Guinness kiuris sian unuan kuirkvanton da nigra biero? Bieron, kiu pro sia boneco dum  la jarcentoj tiom famiĝis! (Povas esti, ke ĝi estas tiom bona kaj fama, sed ĉiu ja scias, ke la ĉeĥa biero estas tiu la plej bonega!)

 

 

2015-09-24 je la 0:01

Ĉu vi scias, ke la 23-an 1848 komencis usonano John Curtis produkti unuajn maĉgumojn? Bona ideo, ĉu ne? Sed ĉu li povis pensi, ke iu provos uzi ilin ĉi maniere ?

2015-09-23 je la 0:13

Ĉu vi scias, ke la 22-an de septembro estas Monda Tago sen aŭtomobilo? Do hodiaŭ ek perpiede! Aŭ uzu alian trafikolon!

zvíř

 

2015-09-22 je la 0:42

Ĉu vi scias, ke la 21-a de septembro estas Tago de la paco en la tuta mondo? Ne, ne festu! Unue vi akordigu ĉiujn rilatojn kun viaj konatuloj kaj poste, kiam ni ĉiuj faros tion, ni povos ekfesti!

mír

 

 

2015-09-21 je la 0:21

Ĉu vi scias, ke la 20-an de septembro 1459 aperis la unua mencio pri urbo Bukareŝto? Ĉu vi kapablas imagi, ke siatempe ĝi estis nomata “Malgranda Parizo de orienta Eŭropo”?

2015-09-20 je la 0:17

Ĉu vi scias, ke la 19-a de septembro estas Internacia tago de la pirata parolmaniero? Damne, kiu elpensis tion?

2015-09-19 je la 0:26

Ĉu vi scias ke la 18-an de septembro 1984 surteriĝis kun balono en norda Italio usonano Joe Kittinger? Ne tro interese, ĉu? Sed li flugis dum preskaŭ kvar tagoj de Usono al Eŭropo! Eble mi prefere ne imagus ĉiujn aspektojn de la flugo!

 

2015-09-18 je la 0:42

Ĉu vi scias, ke la 17-an de septembro naskiĝis en Italio aŭstra montgrimpisto Reinhold Messner? Li sukcesis grimpi dek kvar okmilmetrajn montojn, kiel unua li grimpis Mount Everest sen uzo de oksigeno bombo kaj alitempe li sukcesis atingi la pinton de la monto sen uzo de ŝnuroj. Li transiris Antarktidon, Gronlandon….. tiom freneza kaj malgraŭ tio li ne estas (ankoraŭ) Esperantisto!

Soubor:Reinhold Messner in Koeln 2009.jpg

2015-09-17 je la 0:40
« La antaŭa paĝo La sekva paĝo »
Neniu enhavo estas difinita.
Neniu enhavo estas difinita.
Neniu enhavo estas difinita.
Kopirajto © E-mental ★ Bazigita sur WordPress