Neniu enhavo estas difinita.

Ĉu vi scias?

Ĉu vi scias, ke la 16-an de septembro 1956 naskiĝis usona iluziisto David Copperfield? Li kapablis malaperigi Statuon de la libereco, iri tra la Granda ĉina muro, forkuri el enfalanta turdomego…… do restas nur lasta miraklo: esperantigi reston de la mondo!

 

 

2015-09-16 je la 0:36

Ĉu vi scias, ke la 15-an de septembro estas Nacia tago de Gvatemalo, Honduro, Kostariko, Nikaragvo kaj Salvadoro? Civitanoj de la landoj vigle festu kaj ni aliaj intertempe ripozos atendante Nacian tagon de niaj landoj!

flagoj

 

2015-09-15 je la 0:48

Ĉu vi scias, ke la 14-an de septembro 1926 estis unuanfoje eldonita libro Winnie-la-Puxi? Ĉu ankaŭ vi iam volis fariĝi unu el la amikoj de la urseto?

2015-09-14 je la 0:46

Ĉu vi scias, ke la 13-a de septembro estas Internacia tago de ĉokolado kaj ankaŭ Tago de pozitiva pensado? Havante en buŝo peceton da bona ĉokolado oni ja ne povas pensi negative!

20

2015-09-13 je la 0:14

Ĉu vi scias, ke la 12-an de semptembro 1958 estis unuan fojon publike prezentita integra cirkvito? Ĉu ankaŭ ĉe vi oni nomas la inventaĵon blato? šváb

2015-09-12 je la 0:54

Ĉu vi scias, ke la 11-a de septembro estas Tago de eŭropa heredaĵo? Kaj kiam finfine estos Tago de mia heredaĵo? Ĉu hazarde iu el vi ne estas mia aĝa riĉa onklo?

pra

 

2015-09-11 je la 0:02

Ĉu vi scias, ke la 10-an de septembro 1993 elsendis stacio FOX unuan parton de la TV-serio Aktoj X?  Feliĉe Mulder kaj Scully ne estis sufiĉe atentemaj por ekscii, kiuj estas ĉi tie la plej gravaj eksterteranoj!

mimoz

kjlk

2015-09-10 je la 0:28

Ĉu vi scias, ke la 9-a de septembro estas Internacia tago de unua helpo? Do rapide malfermu iun saĝan libron kaj lernu, por ke via unua helpo, se ĝi estus necesa, ne estu la lasta.

 

2015-09-09 je la 0:47

Ĉu vi scias, ke la 8-a de septembro estas Internacia tago de Alfabetigo? Do ne  sidu ĉi tie kaj ne legu stultaĵojn! Iru instrui aliajn, por ke ankaŭ ili povu legi ilin!

s3

2015-09-08 je la 0:52

Ĉu vi scias, ke la 7-an de septembro 1998 estis fondita entrepreno Google? Kiel ĝia unua kaj ĉefa celo estas serĉilo. Do kial ĝi ne helpis al mi, kiam mi perdis ŝlosilojn?

2015-09-07 je la 0:34
« La antaŭa paĝo La sekva paĝo »
Neniu enhavo estas difinita.
Neniu enhavo estas difinita.
Neniu enhavo estas difinita.
Kopirajto © E-mental ★ Bazigita sur WordPress