Neniu enhavo estas difinita.

Aŭtora arĥivo

Ĉu vi scias, ke la 13-a de septembro estas Internacia tago de ĉokolado kaj ankaŭ Tago de pozitiva pensado? Havante en buŝo peceton da bona ĉokolado oni ja ne povas pensi negative!

20

2015-09-13 je la 0:14

Ĉu vi scias, ke la 12-an de semptembro 1958 estis unuan fojon publike prezentita integra cirkvito? Ĉu ankaŭ ĉe vi oni nomas la inventaĵon blato? šváb

2015-09-12 je la 0:54

Ĉu vi scias, ke la 11-a de septembro estas Tago de eŭropa heredaĵo? Kaj kiam finfine estos Tago de mia heredaĵo? Ĉu hazarde iu el vi ne estas mia aĝa riĉa onklo?

pra

 

2015-09-11 je la 0:02

Ĉu vi scias, ke la 10-an de septembro 1993 elsendis stacio FOX unuan parton de la TV-serio Aktoj X?  Feliĉe Mulder kaj Scully ne estis sufiĉe atentemaj por ekscii, kiuj estas ĉi tie la plej gravaj eksterteranoj!

mimoz

kjlk

2015-09-10 je la 0:28

Ĉu vi scias, ke la 9-a de septembro estas Internacia tago de unua helpo? Do rapide malfermu iun saĝan libron kaj lernu, por ke via unua helpo, se ĝi estus necesa, ne estu la lasta.

 

2015-09-09 je la 0:47

Ĉu vi scias, ke la 8-a de septembro estas Internacia tago de Alfabetigo? Do ne  sidu ĉi tie kaj ne legu stultaĵojn! Iru instrui aliajn, por ke ankaŭ ili povu legi ilin!

s3

2015-09-08 je la 0:52

Ĉu vi scias, ke la 7-an de septembro 1998 estis fondita entrepreno Google? Kiel ĝia unua kaj ĉefa celo estas serĉilo. Do kial ĝi ne helpis al mi, kiam mi perdis ŝlosilojn?

2015-09-07 je la 0:34

Ĉu vi scias, ke la 6-an de septembro 1766 naskiĝis brita kemiisto kaj fizikisto John Dalton? Se vi ne povas decidi, kian koloron havas flago, kiu certe pendas ankaŭ super via lito, vi vespere tro drinkis aŭ vi havas malsanon, kiu nomiĝas laŭ la sciencisto.

Soubor:Dalton John desk.jpg

2015-09-06 je la 0:04

Ĉu vi scias, ke la 5-an de septembro 1996 ekstartis ĉeĥa polusulo Miroslav Jakeš transiron trans  Gronlando? Imagu la tagojn de la marŝado, frosto, soleco……ĉu ne estas pli bone resti en laborejo?

Cestovatel a polárník Miroslav Jakeš

 

2015-09-05 je la 0:46

Ĉu vi scias, ke la 4-an de septembro 1998 estis premiero de televida konkurso “Kiu volas estis  milionulo”? Kiu respondu ne? Eble nur milionuloj, ĉu ne?

Hromada dukátků

2015-09-04 je la 0:14
« La antaŭa paĝo La sekva paĝo »
Neniu enhavo estas difinita.
Neniu enhavo estas difinita.
Neniu enhavo estas difinita.
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress