60 dkg bovaĵo (povas esti alia viando)
30 dkg cepo
2 karotoj
1 granda radiko de petroselo
1 tubercelerio
40 dkg terpomo
1 kulereto da ruĝa pipro (papriko)
1/2 kulereto da akra ruĝa pipro (papriko)
1 kulero da salo
1/2 kulereto da muelita kumino
1 tomato
1 kapsiko
3 pecetoj da ajlo
2 kuleroj da grasaĵo (ekzemple oleo)
kelke da frondoj da verda petroselo
speciala pastaĵo
Cepojn tranĉu je malgrandaj pecetoj, ankaŭ la viandon tranĉu je ĉirkaŭ 2 cm grandaj pecetoj.
Varmigu en poto grasaĵon aŭ oleon, enmetun cepon
kaj kiam ĝi komencas ruĝiĝi, aldonu la ruĝan pipron (paprikon)
Enmetu ankaŭ la viandon kaj iomete rostu.
Aldonu ajlon, salon, tranĉitan tomaton kaj kapsikon, laŭron.
Enverŝu akvon – proksimume 3 litroj – kaj kuiru ĉirkaŭ 90 minutojn.
Poste enmetu senŝeligitajn terpomojn distranĉitajn je malgrandaj pecoj, la petroselon kaj petroselradikon.
Aldonu tranĉitan karoton, foliojn de celerio kaj tranĉitan celerion.
Kuiru ĉirkaŭ 50 minutoj.
Dume vi povas prepari la pastaĵon:
1 ovo
80 g tritika milde muelita faruno
1 kulereto da salo
En la farunon metu ovon kaj salon kaj miksu.
Per farunitaj fingroj pinĉu pecetojn.
Enmetu pecetojn de la pastaĵo en la gulaŝon kaj kuiru ankoraŭ dum 10 minutoj.
Éva
Komentado ne estas permesita.